Group: Lingva helpejo


NUMERO


Raŝi - Audino
By Raŝi - Audino
March 15, 2012 - 7 komentoj - 300 vizitoj

En FACEBOOK, mi vidis la jenan bildon:

www.ipernity.com/doc/103645/12367767

Tie estas menciataj la vortoj
NUMERO - NUMERALO - NOMBRO - CIFERO

En PIV-2005, en la klarigo pri NUMERO, aperas: "1. Cifero aŭ numeralo montranta la vicon de iu objekto inter aliajn:......"

1. Kiu estas la rilato inter tiuj kvar vortoj kaj kodo? Ĉu sinonimeco okazas? Kiel?

2. En la frazo "TAJPU VIAN KODON", ĉu eblas verbigi unu el la kvar menciitaj vortoj por anstataŭigi la verbon "TAJPU"?

The topic of this discussion has been edited by Raŝi - Audino 4 years ago.

7 komentoj - La lastaj
Tjeri
Tjeri
Kodo povas esti cifera sed ankaŭ litera, nombra aŭ vorta, ĉu ne? Aŭ eĉ mikso de ciferoj kaj literoj.
4 years ago.
Raŝi - Audino has replied to Tjeri
Vi pravegas! Mi tute forgesis la literojn... Dankon!
4 years ago.
Pierre Levy
Pierre Levy
1. PIV 2005 difinas kodon en la koncerna kunteksto: "...3 Grupo de literoj aŭ ciferoj
uzata por distingi ion".
2. Mi ne komprenas la bezonon anstataŭigi la verbon "tajpu", kiu plene ĝustas.
4 years ago.
Raŝi - Audino has replied to Pierre Levy
Mi nur dubis pri la ebla ekzisto pri radiko kiu koncernus nur al tajpado de numeroj. Dankon Pierre!
4 years ago.
Harri Laine
Harri Laine
Se mi ĝuste divenas, via frazo "tajpu vian kodon" estas simpla admono de komputilo aŭ de alia aparato al uzanto. Por tia okazo, estas ne necese serĉi tro specifan vorton por "tajpu". Plej simplaj estas tute ĝeneralaj esprimoj kiel "tajpu", "enigu", "donu", "(en)skribu".
4 years ago.
Raŝi - Audino
Raŝi - Audino
Dankon Harri! La frazo "tajpu vian kodon" (digite seu código) ĉiam estas aŭkultata, tie ĉi en Brazilo, kiam oni volas okazigi bankan operacion per telefono.
4 years ago.
rughulo
rughulo
Respondo al demando dua .
En nia lingvo ne ekzistas verboj. Nur ekzistas verbaj finiĝoj .
Tute ne necesas la vorto " tajpu"

jam sufiĉus
: numeru, numeralu, nombru, ciferu
Ankaŭ koto povus esti rigardebla kiel kodo :-))
4 years ago.