Group: Lingva helpejo


Google ektradukas Esperanton


Peter Bowing
By Peter Bowing
February 23, 2012 - 7 komentoj - 336 vizitoj

La 22an februaro la interreta giganto Google anoncis, ke ĝi aldonis Eperanton al sia traduksistemo. Esperanto nun estas la 64a lingvo en tiu sistemo.

Mi supozas, ke baldaǔ ĉe Ipernity la esperantlingva tradukilo aperos por la tradukado de mesaĝoj kaj aliaj tekstoj.

En tiu ĉi iper-grupo mi ankaǔ supozas, ke aperos multaj referencoj al la pritradukaj rezultoj ĉe Google.

The topic of this discussion has been edited by Peter Bowing 4 years ago.

7 komentoj - La lastaj
Michael Lennartz
Michael Lennartz
Jes, kp.: www.ipernity.com/group/157087/discuss/128318
www.ipernity.com/group/38154/discuss/128312

Eble Harri Laine estis la unua, kiu rimarkis tion.
4 years ago.
rughulo
rughulo
maŝintradukado jam estas tre malnova temo
4 years ago.
Michael Lennartz
Michael Lennartz
Estas ĝojiga informo.
4 years ago.
rughulo
rughulo
Necesus pruvi la superecon de Guglo tradukprogramo .
la ĝisnunaj specimenoj ne konvinkis min.

La nomo Google en eo estas "gugl"
4 years ago.
Riŝo
Riŝo
Mi jam provis tradukon el la germana al Esperanto:
www.ipernity.com/blog/risho/377562

Kompreneble necesus ne malgranda prilaborado por atingi publikigeblan tekston.
4 years ago.