Group: Lingva helpejo


Fari kordajn muzikilojn


Tjeri
By Tjeri
February 11, 2012 - 9 komentoj - 386 vizitoj

La homo, kiu faras kordmuzikilojn, estas nomata liutfaristo en la franca kaj la itala (luthier, liutaio), violonfaristo en la germana (Geigenbauer), en la angla, laŭ mia scio, ne ekzistas aparta vorto, sed "stringed instrument maker" aŭ la franca "luthier", kiu cetere estas ankaŭ uzata en la hispana.
Kompreneble mi scias, ke kordmuzikilfaristo estas tute komprenebla de ĉiuj. Tamen, mi opinias ĝin iom tro longa por ĉiutaga uzo de violonisto aŭ aldisto.
Ĉu vi konsilus uzon de liutfaristo aŭ violonfaristo, aŭ ...
9 komentoj - La lastaj
Riŝo
Riŝo
Plej ofte la violonfaristo faras aŭ riparas violonojn, sed ankaŭ aliajn kordinstrumentojn de la sama familio. Liuto estas malnova instrumento hodiaŭ malofte uzata: eo.wikipedia.org/wiki/Liuto

Do eble violonfaristo estas pli nuntempa vorto.
4 years ago.
Tjeri
Tjeri
Dankon Riŝo, vi eble pravas. Sed la uzo de liutfaristo estus neŭtrala por la ludistoj de violono, aldo, violonĉelo kaj kontrabaso, ĉu ne?
4 years ago.
rughulo
rughulo
Laŭ simpla logiko la violonisto ne bezonas servon de liutfaristo - ankaŭ ne de kordmuzikilfaristo - sed de violonriparisto .
la termino "violonponteto" - ne estas faklingva
4 years ago.
Tjeri
Tjeri
...oscedo...
4 years ago.
rughulo
rughulo
Vi bv. sekvi la profesiecan diskuton pri " ponto" tiam vi vigliĝos
4 years ago.
Pierre Levy
Pierre Levy
... oscedo ...
4 years ago.
rughulo
rughulo
dankon pro la ripeto - ĝi estas ege kleriga kontribuo .
ĉu eble vi estas liutfaristo ?
4 years ago.
Pierre Levy
Pierre Levy
Mi ne scias precize, kiu muzikinstrumento liuto estas, kaj tio
ne multe mankas al mi.
4 years ago.
rughulo
rughulo
Ĝi estas muzikilo mezepoka . Ankaŭ violono
certe ne mankas al vi . Sed certe vi scivolas pri violenta liutfaristo .
4 years ago.