Group: Lingva helpejo


"Mia plej ŝatata X estas Y."


B. C. Kraŭs
By B. C. Kraŭs
January 19, 2012 - 7 komentoj - 474 vizitoj

Ĉi tiu onidiraĉo devenas de la angla frazo "My favorite X is Y." Sed anstataŭe, pli elegante, oni povas simple diri "Mi pleje ŝatas Y" aŭ "El X mi pleje ŝatas Y." Ĉu ne?
7 komentoj - La lastaj
Pierre Levy
Pierre Levy
Vi ne nur povas libere elekti inter tiuj gramatike egale ĝustaj
esprimoj tiun, kiun vi preferas, sed ankaŭ povas aldoni kelkajn
aliajn, ekzemple "Mia preferata X estas Y", "El X mi preferas Y" ktp.
4 years ago.
Michael Lennartz
Michael Lennartz
"plej" jam per si mem estas adverbo, tial "pleje" ne estas rekomendinda.

Pierre pravas.

pri "preferi":
preferi fiŝon al viando (se temas pri substantivo)
prefere morti ol senhonoriĝi (se temas pri verboj)
4 years ago.
Vladimír Türk*
Vladimír Türk*
PIV 2002: "plej" estas I. partikulo...II. morfemo...III. prefikso. "Pleje" neniel ĝenas min.
4 years ago.
Michael Lennartz
Michael Lennartz
Laŭ PIV 1977 ĝi estas adverbo, vortero kaj prefikso. "Prefikso" ne estas diskutinda, ĉar ĉiu adverbo povas esti uzata prefikse.

"Partikulo" kaj "morfemo" estas tiu moderna gramatiko ... Se ni havus retan PIV, tiam ni eble trovus la kaŭzon, kial vortoj inter 1977 kaj 2002 subite ŝanĝas sian felon. Mi almenaŭ esperas, ke la autoroj estus sufiĉe saĝaj por noti, kial ili faris tiun paŝon.

Ne havas sencon, ke ni ordinaraj esperantistoj kverelas pri tio. Ŝajnas al mi, ke la alibapto de "plej" estas farita ĝuste por pravigi "pleje". "Pleje" ne aperas en 1977, sed en 2002 tuj komence de la artikolo. Laŭ la 1977a eldono "pleje" estas nenecesa pro la regulo de neceso kaj sufiĉo - se "plej" estas adverbo, tiam ne estas necese aldoni -e.

Do ni estonte rigardu ankaŭ "ĉefo" kiel partikulon, tiam "ĉefulo" estos pravigebla.

Bonan nokton, Esperanto.
4 years ago. Edited 4 years ago.
Riŝo
Riŝo
Oni devas diferencigi inter "pli" por signi komparativon kaj "pli" kiel ordinara adverbo (pli kaj pli). Aliflanke "plie" estas preskaŭ neniam uzata en tiu senco, sed havas du signifojn: 1. "krome": plie li diris, ke... 2. "prefere" (kiam ne temas pri subjektiva prefero): tio estas plie eraro ol peko. (PAG § 90 Pli)
4 years ago.
Vladimír Türk*
Vladimír Türk*
Ne havas sencon, ke ni ordinaraj esperantistoj kverelas pri tio. Jes, mi konsentas. Ne temas pri kontraŭregulaj eraroj, sed pri nura harfendado.
4 years ago.
Michael Lennartz
Michael Lennartz
Tial mi kutime skribas "ne estas rekomendinda". Tio permesas personajn preferojn kaj evitas diskutojn, kio estas "laŭregula/kontraŭregula". Mi jam tro ofte eraris.

Bedaŭrinde la ŝanĝoj inter PIV1977 kaj PIV 2002 malfaciligas la trovon de lingva interkonsento. Pro la graveco de PIV mi ŝatus, se la aŭtoroj aldonus klarigon en la koncernaj artikoloj mem, kial ili ŝanĝis la difinojn.
4 years ago.