Group: Lingva helpejo


Gramatika k Spirita leciono


Raŝi - Audino
By Raŝi - Audino
January  9, 2012 - 9 komentoj - 482 vizitoj

En la verko "LA EVANGELIO LAŬ SPIRITISMO" (el la franca lingvo tradukis: Ismael Gomes Braga); ĉapitro VIII - Feliĉaj tiuj, kiuj havas puran koron; paĝo 183; unua paragrafo; oni povas legi:

"Resume, ĉe la persono, kiu la malbonon eĉ ne ekpensas, la progreso estas EFEKTIVIGITA; ĉe la persono, al kiu venas tiu penso, sed kiu ĝin forpelas, la progreso estas EFEKTIVIĜANTA; ĉe tiu persono, fine, kiu havas tiun penson kaj kiu ĝin plezure konservas, la malbono ankoraŭ ekzistas kun sia tuta forto; ĉe l´unua la laboro estas FARITA, ĉe la dua ĝi estas FARATA, ĉe la tria ĝi estas FAROTA. Dio, justa, konsideras ĉiujn tiujn gradojn, por la respondeco de la homo pri siaj agoj kaj pensoj." (***)
(***) Mi majuskligis la vortojn

Kiun aldonan nuancon la sufikso IĜ metis en la vorto EFEKTIVIĜANTA? Mi rimarkis ke la sufikso estis uzata nur en ĝi.

The topic of this discussion has been edited by Raŝi - Audino 4 years ago.

9 komentoj - La lastaj
Pierre Levy
Pierre Levy
Apenaŭ estas nuanco de senco (kiel inter "farata" kaj "fariĝanta") inter
EFEKTIVIGATA kaj EFEKTIVIĜANTA. Tion ŝajnas konfirmi, en la spirito
de la verkinto, la vorto FARATA en pli posta frazo, kie oni povus atendi
FARIĜANTA.
4 years ago.
Raŝi - Audino has replied to Pierre Levy
Ruza kaj eleganta respondo!! Dankegon Pierre!
4 years ago.
rughulo
rughulo
Kaj la spirita kaj la gramatika lecionoj estas galimatio .
Ĝi nur elvokas malelegantan respondojn .
Pri la sufikso " iĝ" kaj ties signifo ni jam ĝisfunde diskutadis
4 years ago.
Raŝi - Audino has replied to rughulo
"Pri la grupo Kiel oni dirus ĝin esperante?

Esperantistoj ofte plendas, ke malmultaj komprenas Esperanton. Tamen multe da esperantistoj ne ĝuste uzas Esperanton. Ĉe ipernity estas iuj tre talentaj esperantistoj, kiuj povus helpi. Tiu ĉi grupo invitas priesperantajn lingvajn demandojn – en Esperanto aû aliaj lingvoj – kaj tiuj, kiuj bone komprenas la lingvon, se ili estos ĝentilaj, respondos la demandojn."

Rughulo: Ne sentu sin devigata respondi tion kion vi ne volas aŭ vi ne scias... precipe se mankas al vi ĝentileco.
4 years ago.
Pierre Levy has replied to rughulo
Akordo de ununombra adjektivo kun plurnombra substantivo
apartenas al galimatio.
4 years ago.
rughulo
rughulo
Kara amiko, mi ĝentile respondas al vi ke : la penso ne estas laboro , kaj la malbono certe ne kuŝas en iu persono.

La malbono havas nenian forton - kaj dio nur estas koncepto de malĝentiluloj por pravigi ties malbonajn farojn.

Tion mi volas diri laŭ mia modesta scio . Sed gramatikon mi tre bone scias - se vi trovus erarojn en miaj rezonadoj tiam vi bv. nomi ilin.

Sed tutcerte ne ekzistas spirita gramatiko , kiel vi sugestas en la temlinio
4 years ago.
Raŝi - Audino has replied to rughulo
"spirita gramatiko"??? Nun vi klarigis al mi kio estas galimatio...
4 years ago.
Harri Laine has replied to Raŝi - Audino
Ĉiam, kiam interesas vin galimatio, bonvolu fidoplene turni vin al rughulo.
4 years ago.
rughulo
rughulo
Ankaŭ ekzistas teda vortolisto , la PIVo:

Konfuzega ,sensenca, tute ne komprenebla diraĵo aŭ skribaĵo : Via galimatio tute min ne blindigis (Z)

La sufikso " iĝ" apartenas al la FdE- ĝi ne estas galimatio .

Mi certe scias, ke "malbono" ne kuŝas en iu ajn de niaj s-listanoj en Ipernity .

tia mensoga aserto estus sensencaĵo - ververa galimatio
4 years ago.