Group: Lingva helpejo


HOSTELO?


Raŝi - Audino
By Raŝi - Audino
December 28, 2011 - 30 komentoj - 662 vizitoj

En la pasinta semajno mi spektis programon en la televidilo kiu priparolis pri ia ŝajna hotelo sed pli malmultekosta. En la ĉambroj povas dormi eĉ kvar personojn kiuj neniam antaŭe interkoniĝadis. Se iu paro volas dormi en iu loko kun pli privata atmosfero, oni povas luipreni dormĉambron kun unu nura porpara lito. La nomo uzata por priskribi tiun lokon mi neniam estis aŭdinta: HOSTEL (HOSTELO?).
Ĉu ekzistas en esperanto vorto por nomigi tian lokon?

The topic of this discussion has been edited by Raŝi - Audino 4 years ago.

30 komentoj - La lastaj
Tjeri
Tjeri
Tiel funkcias junulgastejoj, almenaux tiel ili funkciis, kiam mi vizitadis ilin antaŭ longe. Gastejo laŭ PIV estas "negranda senluksa hotelo aŭ restoracio". Ĉu "pousada" en la portugala?
4 years ago.
Raŝi - Audino has replied to Tjeri
Dankon Tjeri! "Pousada" mi jam de longe ĝin konas, sed neniam mi legis pri "hostel". Gastejo! :-)
4 years ago.
Michael Lennartz
Michael Lennartz
gastejo/junular-gastejo (youth hostel)
4 years ago.
Raŝi - Audino has replied to Michael Lennartz
Dankon Michael!
Hazarde mi trovis, en REVO, la vorton "albergo":
www.reta-vortaro.de/revo
La problemo estas ke mi trovis ĝin nek PIV-87 nek PIV-05. La vorto "ALBERGUE (ALBERGO)" estas iom fama en mia lingvo. Se estas la sama aĵo, mi ne komprenas kiel oni uzis tian vorton por ĝin priskribi. Ŝajnas ke ankaŭ en la portugala eskzistas MAVULOJ!! :-)
4 years ago.
Pierre Levy
Pierre Levy
Ne tre gravas, kiam senzorge kaj efemere iu uzas tiajn senutilajn vortojn.
Problemas, kiam oni per ili pretendas "riĉigi la lingvon" kaj oni do envortarigas
ilin.
4 years ago.
rughulo
rughulo
En ĉia lingvo oni senzorge kaj efemere uzas senutilajn vortojn .
Kuriozuloj kreas konstante novajn vortarojn - tiel riĉiĝas la lingvoj. Mi decideme pledas por la riĉeco kaj abundo . Volonte mi defendus science mian tezon
4 years ago.
Pierre Levy
Pierre Levy
Science estas defendeble, ke abundo de senutilaj vortoj ne riĉigas
sed balastas lingvon, faras ĝin pli malfacile lernebla sen profito
por ĝia esprimpovo.
4 years ago.
Anĉjo PacHorano (And… has replied to Pierre Levy
Prave, Pierre!
4 years ago.
rughulo
rughulo
Pri utileco kaj balasto decidas la parolantaro la E- popolo .
La lingvistiko ĝuste okupiĝas pri tiaj fenomenoj - Sed la lernebleco apartenas al faka scienco de didaktiko .

Hostelo same rajtas eniri la vortprovizon, kiel la mojoso, balizo, kaj centoj da aliaj E- idiotismoj
4 years ago.
Anĉjo PacHorano (And… has replied to rughulo
Maksimume, hostelo eble rajtus eniri EOn laux la 15a regulo.
Cxiukaze la koncernaj koncepto kaj aĵo estas ĉiam signifataj, en EO, per la vorto junulargastejo, do estas nenia utileco en la uzo de "hostelo" (krom malfaciligi la lingvon al neeŭropanoj, se ni eŭropanoj volas kaperi la lingvon nur por ni mem...)
;-)
4 years ago.
Pierre Levy
Pierre Levy
Jes, "hostelo" same rajtas eniri la vortprovizon, kiel multaj aliaj balastaĵoj
kaj plej krudaj lingvaj eraroj. El tiu vidpunkto, eĉ korektado de tajperaroj
estus vana dogmista klopodo.
Ju pli multaj estas tiaj vortoj en verko, des pli malfacile komprenebla ĝi
estas.
Pri utileco kaj balasto decidas interalie mi kiel esperantisto, almenaŭ por
mi mem.
Pri lernebleco ne necesa estas granda lingvistika kompetenteco por
kompreni, ke ju pli komplika estas lingvo, des pli malfacile lernebla
ĝi estas. Estas tamen vero, ke kelkaj lingvistoj ne komprenas aŭ
ignoras tion.
4 years ago.
rughulo
rughulo
Lingvistoj ne enkondukis la neologismojn balizo, mojoso, kaj ankaŭ " hostelo" (kaj multaj aliaj E- idiotismoj )
Senkomplika lingvo tute ne povas ekzisti . Nur povas ekzisti relative malkomplika gramatiko.
4 years ago.
Anĉjo PacHorano (Andrea Fontana)
Anĉjo PacHorano (And…
Nu, Ruĝulo, tamen ja estas diferencoj gravaj!
"Mojosa" estas (tute ne oficiala, rimarku bone, nek pravigebla per la 15a regulo) ĵargona neologismo, kiu rekte devenas de la mallongigo MJS, kiu signifas "Moderna kaj Juna kaj Stila".
Nu, ĝuste pro tio, NENIEL esprimeblas la tre preciza signifo de "mojosa" en EO, krom per la frazeto "kaj moderna kaj juna kaj stila".
Pro tio "mojosa", kvankam ne oficiala, ja alportas pli da esprimopovo al la lingvo, ĉar ĝi ne estas anstataŭigebla per unusola oficiala vorto.
Tute alie estas la afero kun "hostelo": kvankam ĝi, eble, estas pravigebla per la 15a regulo, estas komplete kaj okulfrape malvere ke ĝi alportus ian ajn pliriĉigon de la lingvo, ĉar la vaste uzata kunmetaĵo "junulargastejo" ja signifas ekzaktege "hostel"...
Hostelo, do, estus tute senutila duoblaĵo, kiel "matro" (kiu cetere estas sufiĉe pravigebla per la 15a... Eĉ pli estus pravigebla "ma'o" por "panjo").
4 years ago.
Pierre Levy
Pierre Levy
En praktiko, laŭ la principo, ke ĉiu aldono estas riĉigo, ne ekzistas
limo al la aldono de vanaj fantaziaĵoj. Ni povas jam antaŭvidi, ke pli
malpli frue, bezona estos kamiono por transporti nur unu ekzempleron de
nia pli kaj pli teda vortlisto PIV. Oni ne haltigas la "progreson". :-)
4 years ago.
Michael Lennartz
Michael Lennartz
El tiu vidpunkto min interesas, kiel vi juĝas mian tradukon de "La Bruce Partington Planoj", ĉar mi strebis klasikan lingvoprovizon, kiun komprenas fininto de progresiga kurso. kaj evitis novismajn vortojn - tie, kie mi opiniis ilin necesa, mi aldonis klarigan piednoton.
4 years ago.
rughulo
rughulo
En neniu lingvo ekzistas " klasika" vortprovizo. Kial ekzistu en nia lingvo tia humiliga sinbridado ?

Por pogreso necesas senfino- ĝi estu ne haltigebla, kiel en ĉia normala lingvo .

Bonvenon al " Hostelo" aŭ "Novotelo"
4 years ago.
Pierre Levy
Pierre Levy
La vortaro de Esperanto kiel tiu de ĉiu ajn lingvo estas senlima.
Tio ne pravigas ĉion ajn.
Klasikan Esperanton oni povas trovi precipe en Fundamenta
Krestomatio, kiu ne estas Fundamenta. Ĝi restas tute freŝa,
male al iuj "pliriĉigitaj" kaj "modernigitaj" pli malfruaj verkoj.
Sed faru laŭ via bontrovo, tio ne ĝenas min.
4 years ago.
rughulo
rughulo
Tial mi referencas al PIV la " klasika " vortolisto.

.. rilate al antikva literaturo kiel modelo de stilo universale
valora. Postklasika aŭtoroj pliriĉigas kaj pliriĉigu nian lingvon- ankaŭ se ili estus logantaj en " hostelo "
4 years ago.
Pierre Levy
Pierre Levy
Ĉu logantaj en hostelon, aŭ loĝantaj en hostelo kaj tie logantaj?
4 years ago.
rughulo
rughulo
Finfine vi konsentas pri la neologismo " Hostelo" . Tio min ege ĝojigas .

La modernaj aŭtoroj eble estos forlogantaj vin en hostelo .
( al baza leciono por flavbekuloj)

Mi deziras grandan plezuron ekloĝi kun ili kaj eterne disputi pri neologismoj kaj baza gramatiko)

PS . mi gratulas vian akran vidkapablon : mi fakte en vero intencis skribi "loĝ " kaj ne " log"
4 years ago.
Pierre Levy
Pierre Levy
Ba... Vi povus aldoni posado, verĉuso, gastaŭso, pnimio, deversorio, herbergo, lokando, poŭsado, oberĵo, padokio, gostionico, katajojo, kaŭpono, gastofo, aksanio, gostilnico ktp.
Certe azianoj multe gratulus kaj dankus vin por tia nekrokodila "riĉigo".

Mia vidkapablo estis multe pli akra, kiam mi estis pli juna. Nun mi bezonas lenson.
4 years ago.
Paŭl has replied to Pierre Levy
Dankon pro la interesa riĉigo de nia lingvo :-) Iuj aŭtoroj estos eterne dankaj al vi :-)))
4 years ago.
Tjeri
Tjeri
Mi aldonas rjokano.
4 years ago.
Harri Laine has replied to Tjeri
Bone, Tjeri. Mi iam tranoktis en rjokano, eĉ tia kun banejo en kiun fluis varmega akvo el la tero. Ĝi nepre meritas havi propran vorton. Alifoje mi loĝis en ejo, kiun oni nomis "casa de huéspedes". Tiu vorto donus al ni senfinan ĝojon, ĉar ni povus eterne diskuti pri diversaj manieroj esperantigi ĝin. unuj postulus laŭvortan tradukon, aliaj preferus transskribon, sed ne povus konsenti, ĉu Esperanto permesas la kombinon "ŭe". Se tamen tiu diskuto iam ĉesus, ni povus komenci pensi pri esperantigo de la finna "yömaja" (tranoktejo por senhejmuloj).
4 years ago.
rughulo
rughulo
En ĉiujara IF estas tre populara la" Knajpo". Cetere la festival- ejo ankaŭ estas nomata " hostelo"

En hotelo de katalunio dum kultura semajno mi tranoktis en "Kartago" Ĉiu E-isto kaj eĉ lokanoj senprobleme kaj sendispute akceptis la neologismon .

Tute la sama regulo aplikeblas por "Jomajo" Eĉ la regulo estas skribita en FdE .

Literoj de E- alfabeto estas ĉiam kombineblaj, sen ajna escepto. Ekzistas nenia obstaklo ktp. kc .pp.k.a.
4 years ago.
Harri Laine has replied to rughulo
Mi unue tute ne povis imagi, al kio rilatas via "Jomajo", ĉar ĝi estas neniel rekonebla. Kaj vi eĉ trovis regulon por tiu esperantigo en la Fundamento...
4 years ago.
rughulo
rughulo
vi mem skribis: yomaja = loko por senhejmuloj

ĝi estas facile skribebla per nia alfabeto . La alfabeto estas trovebla en FdE . Neologismo eniras nian lingvon ankaŭ per konata regulo.
Por e-igi idiotismojn necesas koni kaj aparte prononci la krokodilan lingvon . Tute ne gravas la ortografio de nacia lingvo- sed la ortografio de la nia.

Ekzemple la pola warzawa estas en nia lingvo Varsovio .

Cetere " knajpo" estas origine skribita en la germana Kneipe . Sed en nia lingvo oni prononcus "kneipe"
4 years ago.
Tjeri
Tjeri
Por yömaja mi supozas, ke noktrifuĝejo taŭgus (En la franca, la vorto rifuĝejo estas uzata por tiuj tranoktigaj lokoj por senhejmuloj).
4 years ago.
Harri Laine
Harri Laine
Jes, yömaja, tute same kiel casa de huéspedes (ekz. "gastejo"), bone konvenas por esti tradukita, se oni bezonas esperantigon. Mi nur iom provis (ne tre sukcese) daŭrigi la "riĉigo"-liston de Pierre kaj iom fantazii pri la kreotaj sensencaj diskutoj.

Vortoj por landaj aŭ urbaj specialaĵoj ("rjokano" eble estus tia) povas esti utilaj kaj aldoni interesan spicon al teksto. Esperantisto tamen devas konscii, ke tia vorto estas vere escepta specialaĵo kaj ne taŭgas por ĝenerala uzo sen aparta klarigo aŭ klariga kunteksto. Tia vorto ankaŭ ne povas havi ĉiujn akcesorajn signifojn de la origina vorto.

Se, por iu stranga uzo, oni bezonus adapti la finnan vorton "yömaja" en Esperanton, "jomajo" apenaŭ estus la plej trafa formo. (Ekzemple, la sola akcentita vokalo en la vorto estas "y".) Feliĉe ni ne bezonas tiel esperantigi la vorton.
4 years ago.
rughulo
rughulo
Iele tiele ni nepre bezonas E-igi ĉiajn vortojn . Tio estas regulo universale aplikebla.
En mia denaska germana lingvo tre ofte aperas vortoj el diversaj aliaj lingvoj - nuntempe plej ofte el la angla- usona . Ilin komprenas nur la sciantoj de repektivaj lingvoj.
Tute same la vorto " "Hostelo" bezonas la klarigon .

Mi rememorigas la plej gravan regulon de sufiĉo kaj neceso :

Se la neologismo estas konsiderata necesa- tiam ĝi ankaŭ enradikiĝos!

la finna " yömaja" estas tutcerte nenial stranga .

Sed por senhejmulo en finnlando ĝi estas necesega esprimo!

Tial la nia diskuto estas ege sencohava.
4 years ago.