Group: Lingva helpejo


"...la roko, ĉe kiu ĉies opinioj devas cedi aŭ rompiĝi"


Raŝi - Audino
By Raŝi - Audino
December 23, 2011 - 6 komentoj - 507 vizitoj

Tiu supra frazo estas en la "ĜENERALA ENKONDUKA NOTICO" de la libro kiun mi aĉetis antaŭ du semajnoj, "FUNDAMENTO DE ESPERANTO, L. L. ZAMENHOF (E.F.E.), 9ª eldono kun enkondukoj, notoj kaj Lingvaj Rimarkoj de D-ro A. Albaut (membro de la Akademio de Esperanto). Esperantaj Francaj Eldonoj 11, rue Paul-Vergnes, MARMANDE - Francujo.".
Mi havas kelkajn demandojn pri ĉi tiu verko:

1. Estas la unua fojo ke mi prenas ĉi tiun libron en mia mano. Mi, en la komenco de mia esperantistiĝo, aĉetis la "FUNDAMENTA KRESTOMATIO" pensante ke ĝi estus la vera "FUNDAMENTO DE ESPERANTO". Ĉu estas ofta tia konfuzo? Kiujn aspektojn ili havas komune?

2. Ĉu estas konsilinde ke ĝi estu la una libro por kontaktiĝi kun Eo?

3. Jeskaze, kiamaniere iu persono kiu ne parolas la kvin utilizatajn lingvojn por klarigi la verajn signifojn de la bazajn vortojn?

4. Mia libro estas tiel malnova ke la paĝoj flaviĝas... Ĉu ekzistas nova versio facile akirebla?

5. Ĉu vi havas ian konsilon por ke mi pli bone profitu la legadon?

The topic of this discussion has been edited by Raŝi - Audino 4 years ago.

6 komentoj - La lastaj
Michael Lennartz
Michael Lennartz
Mi aĉetis mian "Fundamenton" (6a eldono, 1925) nur en 2011, kvankam mi lernas E-ton ekde 40 jaroj. Ĝi ne havas "ĜENERALA ENKONDUKO NOTICO"-n.

La FUNDAMENTO estas interesa el teoria vidpunkto, sed hodiaŭ ĝi ne havas iun praktikan valoron (jes, nun ĉiuj batos min). Lernolibro ĝi certe ne estas, tion Z. mem diras en la antaŭparolo.

Pli novaj eldonoj: katalogo.uea.org/katalogo.php?titolo=fundamento&auxtoro=zamenhof&katego=&kondicho=chio&trovu=Trovu+en+la+reta+katalogo
4 years ago.
Raŝi - Audino has replied to Michael Lennartz
Mi ŝategis la prezon!
"Fundamento de Esperanto. L.L. Zamenhof. Lerniloj, vortaroj / internacia. Edistudio. Pisa. 2007 (11a eld). 355 paĝoj. Prezo: 18.00 €"
4 years ago.
Raŝi - Audino has replied to Michael Lennartz
"jes, nun ĉiuj batos min" :-)))
Via respondo, minimume, surprizigis min!
Kiam ĉi tiu libro alvenis ĉe mia mano, mi tuj pensis: Ĉu ne estas stranga ke, post pli ol dudek jaroj kiel esperantisto, mi unuafoje tuŝas ĉi tiun libron?
4 years ago.
Pierre Levy
Pierre Levy
Ne sciante, ke ĝi estas "malbona lernolibro", mi komence lernis la Fundamentan
gramatikon. Por tio mi bezonis proksimume unu semajnon. Surbaze de tiu lernado, mi
poste legis la "Fundamentan Krestomation". Poste, tro malfrue, mi eksciis, ke la
"Fundamento" (ja eĉ laŭ la opinio klare esprimita de Zamenhof mem) estas malbona
lernolibro, kaj ke la "Fundamenta" Krestomatio ne estas Fundamenta.

La unua eldono de la "Fundamenta Krestomatio", eldonita en 1903, eble estis iel
fundamenta, kiam ĝi estis eldonita, kaj enhavis esperantlingvan version de pli
malfrua Fundamenta gramatiko. Ĝi estas tre bona kaj ĝenerale (krom naciaj
apartaĵoj, kiujn ĝi ne enhavas) konforma al la kvin nacilingvaj oficialaj versioj, kiujn la Kongreso de Bulonjo en 1905 deklaris Fundamentaj.

Surbaze de tiuj eraroj, kredante, ke lerni Esperanton estas facile, mi lernis ĝin
facile. La franca lingvo, kiu estas mia gepatra lingvo, unue helpis min, sed poste,
kiam mi serioze volis lerni la lingvon, ĝi pli ĝuste malhelpis pro siaj multaj falsaj
amikoj. De tiam, mi havis la okazon vidi multajn lernolibrojn pli malbonajn ol la
Fundamenta Gramatiko, al kiu tamen ĉiuj memkompreneble nepre referencas.

Mi supozas, ke Esperanto estas tiel facila, ke eĉ infano povas lerni ĝin pli
facile ol aliajn lingvojn, eĉ uzante por tio malbonajn lernolibrojn.

Ankaŭ la Ĝenerala Enkonduka (ne "enkonduko") Notico estas interesa.
4 years ago.
Raŝi - Audino has replied to Pierre Levy
Dankegon Pierre! Mi nur sciis pri la malsameco de ambaŭ verkoj kaŭze de iu komentario farita de Riŝo tie ĉi en KODĜE.
En la paĝo 17 de la "ĜENERALA ENKONDUKA NOTICO", oni povas legi, en la dua paragrafo:
"Ĉirkaŭ 1901 de beaufront entre prenas kompiladon de Esperanta-Franca vortaro (1902),........ Estis la unua fojo, kiam Zamenhoj estis devigata konfronti detale la sencon de la vortoj en sia lingvo kun tiu de la vortoj en okcidenta lingvo,.........Okaze de tiu diskutado Zamenhof ekzemple konsentis redoni al la vorto ĈIKANI ties etimologian signifon konatan ne nur en la franca sed ankaŭ en la angla kaj germana; li poste ekuzis KLAĈI por la alia signifo"
En la rimarko de la vorto ĈIKANI en PIV 1987 oni povas legi: EN LA UNIVERSALA VORTARO, MALE AL LA INTERNACIA UZADO, DONAS AL TIU RADIKO LA SIGNIFON "KLAĈI"

Ĉu same okazis al aliaj vortoj, tra la uzado de Esperanto, en la lastaj pli ol cent jaroj?
4 years ago. Edited 4 years ago.
rughulo
rughulo
En ĉia lingvo la senco de vortoj foje ŝanĝiĝas.
Tial ekzistas leksikonoj kaj vortaroj.
ĉiu radiko havas sencon ilustritan: ĝi estas nomata denotacio .
Aliaj sencoj estas nomataj : konotacio .
Ekzemple la vorto " fundamento " en E- to unuavice estas la FdE " la majuskla ", kvankam en PIV ĝi 1-e estus masonaĵo .
En la germana lingvo ĝi simple estas nomata "grunda Ŝtono".

Mi mem konfuzis la " fundamentan" krestomation kun la fundamento
4 years ago.