Group: Lingva helpejo


"Oni ne uzu reformojn"


Raŝi - Audino
By Raŝi - Audino
October 15, 2011 - 17 komentoj - 983 vizitoj

Kun granda suprizo hieraŭ mi legis, en la blogo de iu esperantisto, la rekomendojn de la "Bonlingvismo".

"Uzi la bonan zamenhofan lingvon

1. Oni ne uzu nenecesajn neologismojn, sed prefere la vortkreajn eblojn de Esperanto

2. Oni ne uzu reformojn (ekzemple Naismo, Iĉismo, Riismo)

3. www.bonalingvo.org/Bonlingvismo"

Mi, en 20 jarojn da esperantista travivado, neniam estis aŭdinta pri
Riismo > eo.wikipedia.org/wiki/Riismo
Naismo > eo.wikipedia.org/wi​ki/Naismo
Iĉismo > eo.wikipedia.org/wi​ki/Iĉismo

KION VI OPINIAS PRI TIAJN AFEROJN?
17 komentoj - La lastaj
Andreo Peetermans
Andreo Peetermans
Mi konscias pri la ekzisto de tiuj ismoj, sed en la praktiko oni ne facile renkontas ilian uzon. Riismo kaj iĉismo estas simple ĝenaj (kaj konfuzaj, se oni ne konas ilin), sed naismo, se oni uzus ĝin grandskale, povus evidentiĝi danĝera.

Ekzistas diversaj gradoj de naismo, kaj se oni atingas la plej altan gradon, oni komencas uzi tiajn ĉi frazojn:
Mi vidis na Maria.
Li diras na "Mi ne ŝatas na ke vi invitis na ambaŭ".
Li trinkis na tro multe da akvo kaj nun devas na pisi.
(Sed mi konas neniun, kiu vere skribas tiel)
5 years ago.
Raŝi - Audino has replied to Andreo Peetermans
Dankon Andreo!
En la ligilo pri Riismo oni povas legi "Ekzistas jam skribitaj verkoj en kiuj -iĉ- estas strikte uzata, kiel ekz. "Sur la linio" de Jorge Camacho."
Se iu parolus kun mi uzante tiaj ismojn, mi ne kapablus ĝin kompreni. Unuavide ŝajnas dialektiĝo de Esperanto...
5 years ago.
Tjeri
Tjeri
Ŝajnas, ke mi povas inventi la esismon: www.ipernity.com/group/38154/discuss/123877
5 years ago.
Raŝi - Audino has replied to Tjeri
Ĉu la "esismo" trovus pli da sekvantoj ol la "Ri-Na-Iĉ-ismoj"n?
5 years ago.
Pierre Levy
Pierre Levy
Multajn aferojn oni povas fari. Tiuj, kiujn oni oportune povas fari,
estas malpli multaj. Mi povas danci nuda sur la tablo de mia
manĝoĉambro. Tamen mi kutime ne faras tion nek rekomendas
al iu ajn fari.
5 years ago.
Raŝi - Audino has replied to Pierre Levy
:-)) Bona komparo!!
5 years ago.
Riŝo
Riŝo
Mi ne konsentas pri ĉiuj postuloj de la bonlingvistoj, sed efektive ri-iĉ-na ne nepre necesas. Mi povas toleri ke iuj poetoj ludas eksperimente per tio. Mi mem ne bezonas tion kaj mi ekzemple ne finlegis interesan libron pri universalismo, ĉar la sistema uzo de "ri" fine agacis min. Cetere azianoj povas malfacile distingi inter li kaj ri en la prononcado. Se estas dubo, ĉu temas pri ambaŭ seksoj, kaj tiu distingo estas vere necesa, oni povas uzi "li aŭ ŝi" (li/ŝi, aŭ inverse ŝi/li laŭ prefero).
5 years ago.
rughulo
rughulo
La aŭtoro de "Universalismo" estas ŝliumanto- li ne estas "Riisto" .
C. Gacond instruis, ke la pronomo " Li" signifas kaj homecon, kaj virecon . Vi trovos la pruvojn en la fundamenta literaturo , plej ofte ĉe Zamenhof, ekz. en lia traduko de la biblio.
Zamenhof mem ne estis bonlingvisto- ĉar li mem enkondukis multajn neologismojn , ekz. en sia traduko de Hamlet.

En ĉiu lingvo oni prave kverelas pri " la bona lingvo"
5 years ago.
Riŝo
Riŝo
Vi skribis: La aŭtoro de "Universalismo" estas ŝliumanto- li ne estas "riisto".

Vidu: Djémil Kessous, La Universalismo, SAT, Paris 2002, piednoto 1 sur paĝo 11:
"Koncerne la homon aŭ alian individuon mi uzas... la riisman neologismon (ri anstataŭ li kaj ŝi)."
5 years ago.
Ed Robertson
Ed Robertson
La "bon"lingvistoj rajtas kritiki kaj malpermesi kaj reinventi kaj insisti laŭ siaj plaĉoj kaj pretendoj. Sed tute vane. Esperanto estas vivanta lingvo, kaj ĝi evoluos kiel ĝi evoluos. Kaj laŭ la principoj de evoluo, la ŝanĝoj kiuj supervivas plitaugigas la estaĵon por sia medio. Pro tio, se "ri", "-iĉ-" aŭ "na" estus trafaj aŭ utilaj aŭ enmeteblaj, ili verŝajne jam alpropriĝintus. Sed ili ne alpropriĝis, malkiel ekz. tute bonaj kaj utilaj novismoj kiaj "hospitalo", "alies" kaj "-intus", aliaj celoj de la lingva cenzurado de la "bon"lingvistoj.
5 years ago.
rughulo
rughulo
Respondo al Raŝi : mi ege miris, ke ŝajne dum 20 jaroj vi neniam aŭdis pri lingvaj reformoj.
Respondo al Riŝo:
Kun la aŭtoro de Universalismo mi kverelis publike en SAT diskutlisto- li defendis sian ŝliumadon. Efektive li uzis" ŝli" en sia verko malgraŭ la piednoto 1 sur paĝo 11 .
E. Lanti eble estis lia lingva modelo, ĉar tiu uzis la pronomon . "iŝi" anstataŭ "ili"
Respondo al Ed : lingvo ne evoluas - kiel ĝi evoluos .( tio estus taŭtologio)
Sed vi plene pravas- ke ekzistas regulo de boneco, utileco, sed ankaŭ konservemo
5 years ago.
Ed Robertson has replied to rughulo
@Rughulo: Mi diris ke Esperanto evoluos kiel ĝi evoluos, por substreki, ke finfine ĉiu provo bridi Esperanton estas tute vana. Esperanto estas kia ĝi estas nun kaj ne plu kia troviĝas en 19a-jarcentaj inkunabuloj, kaj ankaŭ ne kia en la, nu, reformoj proponitaj de la "bon"-lingvistoj.
5 years ago.
Pierre Levy
Pierre Levy
Dum 74 jaroj mi konstante aŭdis pri reformoj. Mi komencis aŭdi pri ili
samtempe kiel mi komencis lerni Esperanton. Kelkaj eĉ logis min dum
kelka tempo. Mi forĵetis ĉiujn, kiujn mi provis dum kelka tempo, ĉar mi
konstatis, ke ili estas malbonaj, kaj senutile komplikas nian lingvon. Mi
tute ne zorgas pri la evoluo de Esperanto, ĉar ĝi tre bone okazas per si
mem. Evoluo de lingvo per si mem estas nek bona nek malbona sed
Antono Meillet (meje) konstatis, ke des pli utila estas lingvo, ju pli longe ĝi
restas senŝanĝa. Tio ne estas ĝusta tial, ke Meillet estis eminenta
lingvisto, sed estus ĝusta, kiu ajn farus la saman konstaton.

Nur unu reformo estis utila. Ĝi estas "iam, tiam, kiam, ĉiam, neniam"
anstataŭ "ian, tian, kian, ĉian, nenian". Zamenhof akceptis ĝin tuj.

Tio ne malinstigos reformemulojn, estu certaj pri tio. "La hundo bojas,
la karavano pasas", diras franca proverbo atribuita al araboj.
5 years ago.
Raŝi - Audino has replied to Pierre Levy
Ege interesa via vidpunkto! Pri "La hundo bojas, la karavano pasas", ĝi estas multe uzata en Brazilo jam de multe da tempo. Dankon por mencii la originon de tiu frazo!
5 years ago.
rughulo
rughulo
El Z. proverbaro : Hundo bojas- homo vojas

Meillet ( Meje) evidente malpravas - por ĉia lingvo necesas novaj vortoj . tial mi menciis la evoluon de Z.: Li tradukis teatraĵon Hamlet kaj biblion- kaj enkondukis multajn neologismojn .

Mi refutas decideme la tezon de Meillet. Lingvo nur utilas, se ĝi adaptiĝas al progreso kaj kapablas esprimi ĉion .

La rezonado :" kiu ajn farus la tezon pri konservatisma lingvoscienco estus prava " estas kompreneble taŭtologio . Neniel tia juĝo estus logika - sed funde erara
5 years ago.
Pierre Levy
Pierre Levy
Ne Meillet (meje) malpravas, sed malprava estas la kompreno de rughulo pri diro de
Meillet (meje). Nova vorto por nova nocio ne estas reformo. Meillet tute ne parolis
pri reformoj. Li parolis pri evoluo. Lingvo evoluas nature pro nekonsciaj ŝanĝoj,
"eraroj". Kiam lingvo evoluis "ĝis nerekonebleco", ĝi estas alia lingvo, kiu malebligas
rektan (sentradukan) komunikon kun parolantoj de alimaniere evoluintaj dialektoj kaj
kun malnovaj verkintoj.
5 years ago.
rughulo
rughulo
Neniam lingvo evoluas senkonscie - simple tial, ĉar ĉiu homo havas konscion - kaj ĉiu homo apartenas al ia lingva komunumo. - eĉ la mutuloj. la scienco estas tre bona ekzemplo de novismoj- necesas krei novajn vortojn- kaj reformi la lingvaĵon .
Tial ekzistas t.n. fakaj ĵargonoj - ili ne estas kompreneblaj de shtipuloj.
La FdE estas unikaĵo - ĝi garantias la stabilecon kaj rekoneblecon por eterne.- male al naturaj lingvoj.
Tial mi forte pledas por la fonologio ( alfabeto) de nia lingvo - ĝi estas nepre necesa por la daŭra pluvivo de nia lingvo.
La evoluo okazadas sen ŝanĝo de la FdE- simple per enkonduko de novaj radikoj
5 years ago.