Harri Laine

Miaj artikoloj el Ipernity

8 Januaro 2016

Ĉi tiuj paĝoj estas arĥiva kopio de mia blogo en la retservo Ipernity, verŝajne malfondota en 2017. La kopio estas, aspekte kaj enhave, kiel eble plej simila al la originalo kaj enhavas ankaŭ la komentojn kaj vizitostatistikojn aldonitajn de Ipernity. La paĝoj tamen ne funkcias simile, ĉar mi devis rompi ĉiujn retligilojn kaj tiuj do kondukas nenien. Se vi volas salti de unu artikolo al alia, vi devas por tio unue reveni al ĉi tiu tabelo de enhavo.

Mia Ipernity-blogado komenciĝis en Majo 2008, neniam estis tre aktiva kaj ĉesis en Junio 2014. Mi serĉas alian deponejon por la blogaĵoj, kiuj do eble restos ĉi tie nur provizore.

La enhavon de la blogaĵoj oni povas karakterizi per la vortoj "okazaj observoj pri la ĉiutago". Tre malofte mi tuŝas demandojn pri lingva ĝusteco, vortelekto aŭ gramatikaj eraroj (de aliaj), temoj plej amataj en Esperantujo.

La paĝoj ne estas adaptitaj por malgrandaj ekranoj. Tial ne estas tre oportune legi ilin per telefonoj kaj aliaj aparatetoj.


ENHAVO


* La tuta blogo en pdf-dosiero, kvazaŭ presita sur A4-formataj paĝoj,


* Printempo venas norden – 12 Majo 2008,

* Guglo lernas pliajn lingvojn – 14 Majo 2008 – 4 komentoj,

* “La Universala Temo” – 18 Majo 2008 – 4 komentoj,

* Hotela numera mistiko – 22 Majo 2008 – 5 komentoj,

* Baltaj haringetoj – nerezisteble allogaj – 29 Majo 2008 – 1 komento,

* Lumturo – 3 Junio 2008 – 3 komentoj,

* Morgaŭ Finnlando fermos sin – 19 Junio 2008 – 9 komentoj,

* Post festo oni nombru la kadavrojn – 23 Junio 2008 – 5 komentoj,

* El la vivo de unu frandemulo – 26 Junio 2008 – 3 komentoj,

* Joel Vilkki kaj Esperanto en Somero – 30 Junio 2008 – 4 komentoj,

* Necesas ion fari! – 11 Aŭgusto 2008 – 2 komentoj,

* Ili konstruis la plej grandan – 28 Aŭgusto 2008,

* Nia Wells kaj anglaj skribreguloj – 9 Septembro 2008 – 14 komentoj,

* Tra la mondo kun muziko – 12 Septembro 2008 – 4 komentoj,

* Kial la Esperanto-Muzeo vendas nenion? – 17 Septembro 2008 – 4 komentoj,

* Fruktoj de aŭtuno – 26 Septembro 2008 – 2 komentoj,

* Allogi per malfacila prononco – 29 Septembro 2008 – 10 komentoj,

* La alia fino de kloako – 2 Novembro 2008 – 4 komentoj,

* Allogi dungotojn en diversaj lingvoj – 26 Novembro 2008 – 3 komentoj,

* Havenaj lumoj, sed sen romantiko – 1 Decembro 2008 – 5 komentoj,

* Eŭropestroj lingve dividas, lingve regas – 4 Decembro 2008 – 15 komentoj,

* Komisionaĵoj – 10 Decembro 2008 – 1 komento,

* Bonvenon, István Mórocz! – 12 Februaro 2009,

* Fiŝpladoj, nomdona vilaĝo, hebrea elemento – 17 Februaro 2009 – 15 komentoj,

* Ĉu muzeo povas esti interesa? – 3 Marto 2009,

* Ĉu venos agloj ĉi-jare? Kiuj agloj? – 19 Marto 2009 – 4 komentoj,

* Zamenhof 150, Darwin 200. Kie estas Braille 200? – 20 Marto 2009 – 3 komentoj,

* Ĉu jam maragloj certas pri sia venko? – 3 Aprilo 2009,

* Reveninta de Afriko! – 5 Aprilo 2009,

* Strato “Alef” Zamenhof – 5 Aprilo 2009 – 6 komentoj,

* Trankvilo post sunsubiro – 6 Aprilo 2009 – 3 komentoj,

* Steloj, jes. Sed ĉu stelemaj? – 8 Aprilo 2009 ,

* Simpatia donaco el malliberejo – 19 Majo 2009 – 3 komentoj,

* Lernolibro el trans murego kaj kradfenestroj – 20 Majo 2009 – 2 komentoj,

* Verdstela tulipo – 31 Majo 2009 – 4 komentoj,

* Kiel fartas miaj fiŝagloj? – 1 Junio 2009,

* Leporo salutas okaze de somermezo – 18 Junio 2009,

* Survoje norden Zamenhof-arbaro kaj alio – 15 Julio 2009 – 3 komentoj,

* Post-Bjalistoke – 7 Aŭgusto 2009 – 7 komentoj,

* Lasta raporto pri miaj fiŝagloj – 8 Aŭgusto 2009 – 4 komentoj,

* Gratulon, Humphrey! – 2 Decembro 2009 – 10 komentoj,

* Voĉlege kopii libron sen aŭtora permeso – 3 Decembro 2009 – 17 komentoj,

* Li artikolis interese – 7 Decembro 2009,

* Postebrio, ĉu? – 16 Decembro 2009 – 2 komentoj,

* Skribi per buŝo, legi per oreloj – 28 Januaro 2010 – 2 komentoj,

* Turku diskonigas – 28 Januaro 2010 – 10 komentoj,

* Kiu kongreso? Ĉu vi scias? – 28 Marto 2010 – 15 komentoj,

* Bibliotekaj bretoj kaj alio – 1 Junio 2010 – 2 komentoj,

* Kio okazos al la Parko de Statuoj? – 12 Julio 2010 – 7 komentoj,

* “Kial vi ne skribu angle?” – 4 Aŭgusto 2010 – 25 komentoj,

* Revizito al la statuoj – 23 Aŭgusto 2010 – 5 komentoj,

* Ara-araneo – 8 Septembro 2010 – 2 komentoj,

* Surprizo en arbaro – 8 Septembro 2010 – 2 komentoj,

* Du kantoj, en traduko de Leppäkoski – 22 Septembro 2011 – 1 komento,

* Nova prezidanto por unu norda lando – 7 Februaro 2012 – 6 komentoj,

* La Senato bonvole konsentis – eĉ en la Rusa, devigite – 25 Marto 2012 – 3 komentoj,

* Libroamantoj katalogis esperantaĵojn – 26 Marto 2012 – 9 komentoj,

* Ĉu plaĉas al vi “mämmi”, la Paska kaĉo? – 8 Aprilo 2012 – 4 komentoj,

* Ŝtopfungo – 2 Majo 2012 – 13 komentoj,

* Bonan Somermezon! – 21 Junio 2012 – 2 komentoj,

* Ŝi studas la historion de Alando – 23 Septembro 2012,

* Fiŝaglejo lumas – 24 Septembro 2012,

* Kial ne en nia lingvo? – 25 Septembro 2012 – 8 komentoj,

* Jarmiloj pasas – 10 Oktobro 2012 – 3 komentoj,

* La lasta estos unua kaj la unua estos lasta – 10 Oktobro 2012 – 7 komentoj,

* M kaj K kaj la Somermezo – 23 Junio 2014,

* Adiaŭ, Ipernity? – 2 Decembro 2016 – 9 komentoj,