Trifoje dum la pasinta semajno, po 3 horoj, mi sidis antaŭ mikrofono en son-izolita ĉambreto kaj voĉe legis esperantan libron. Viro en apuda ĉambro aŭskultis min kaj regis la procedon de enkomputiligo. Iam-tiam la legado haltis, ĉu pro miaj tusoj, mislegoj, bezono trinki akvon, ĉu ĉar necesis aldoni titolon de nova ĉapitro en la preparatan sondosieron.

Estis interesa tasko. Antaŭe mi jam voĉlegis tri librojn en la sama sonregistrejo, ĉiam en Esperanto. La ĉi-foja tasko Australia Felix, novelaro de Trevor Steele, estis plaĉa legaĵo. Post la komencaj, mallongaj rakontoj pri knaba petolado sekvas la kerna enhavo de la verko. Por savi nigran animon, 50-paĝa novelo, temas pri agado de kristana predikisto kaj liaj “savotoj”, aŭstraliaj indiĝenoj vivantaj rande aŭ ene de la superrege invadinta blankula mondo. Ankaŭ la postaj rakontoj traktas similan temon pri kultura interpuŝiĝo.

* * *

Voĉlegi estas multe pli konkreta tasko ol la normala silenta konatiĝo kun libro. Mi plurfoje pensas pri normo de Esperanta elparolo. Ĉu mi obeas ties regulojn? Ŝajnas regi sufiĉa unuanimeco pri ekzisto de tia normo, kiu tamen ne estas detale formulita en pradokumentoj de la lingvo. Iuj postaj difinoprovoj, notinde tiu en la Plena Analiza Gramatiko, ŝajnas jam parte ridindaj. Mi grimacas, kiam mi renkontas en la teksto de Steele vortojn, pri kies prononco mi ĵus legis debatojn: ekz. “matĉo” aperas plurfoje en unu el la noveloj, unu fojon ĝi estas skribita “maĉo”.

Kiel prononci fremdlingvajn nomojn, kiuj aperas meze de flue parolata esperanta frazo? Tio ŝajnas banala demando, sed ĝi igas min cerbumi. Sin montras pluraj lingvoj en la teksto de Steele: plej multe estas anglaj nomoj (Carol, Roger, Swait) kaj indiĝene aŭstraliaj (Ngalarni, Gurlgurli, Birrubali), sed ne mankas ekzempleroj el aliaj eŭropaj lingvoj. Kelkfoje la aŭtoro ludigas min devigante imiti per esperantaj vortoj Teksas-usonan aŭ Aŭstrali-indiĝenan prononcon de la angla.

La anglajn nomojn mi lernis prononci sufiĉe anglece, kvankam mi devas kontroli (tre helpas la prononcvortaro angla de Wells), ĉu mi ĝuste prononcus iun O’ReillyLiberace. Por la aborigenaj nomoj mi trovas nenian helpon, kaj pri aliaj lingvoj mi devas fari okazajn divenojn. Sed, antaŭ ĉio, tute ne estas certe, ke estas bonega solvo prononci ekzemple la anglan nomon Carol, meze de esperanta frazo, kiel eble plej sonfidele al la angla, kun angleca k kun elspiro, kun anglecaj vokaloj kaj kun angleca r. Tamen, kvankam mi estas tentata tion fari, por montri ke mi ja... — sed tio sonus ege afekte. Mi elektas iom alian vojon.

* * *

Mi estas produktanta voĉlibron por la Biblioteko de Vidhandikapitoj. La aŭskultontoj estas blindaj aŭ havas alian korpan malhelpon, pro kiu ili ne kapablas normale legi platskribon (tiun vorton mi lernis de Otto Prytz), la ebenan nigrablankan tekston kiun ni vidas papere aŭ ekrane. Por la komenca, priskriba parto de la libro ni registras ankaŭ ĉi tiun sciigon:

  • Uzorajto: Ĉi tiu voĉlibro estas produktita konforme al la 17-a paragrafo en la Finnlanda Leĝo pri aŭtoraj rajtoj, kaj ĝi estas celita nur por personoj kun handikapo vidi aŭ legi.

La informo estas grava. Ĝi montras, ke la voĉlibro estas tute laŭleĝe produktita kaj ankaŭ laŭleĝe disdonata al la registritaj klientoj de la blindula biblioteko. La biblioteko ne bezonas akiri permeson de la eldoninto aŭ de la aŭtoro, por tiel, en aŭdebla aŭ brajla formo reprodukti la verkon, kiu antaŭe estis aliforme publikigita. Ĉar temas pri grava limigo de la aŭtoraj rajtoj, estas ankaŭ gravaj limigoj por la voĉa reeldono: Tion rajtas fari nur institucio oficiale akceptita de la registaro, kaj ĝi rajtas havebligi la voĉlibron nur al siaj registritaj klientoj. — Similaj preskriboj sendube troviĝas ankaŭ en alilandaj leĝoj.

Australia Felix havas 132 paĝojn, Mi okupiĝis pri la libro sume 9 horojn en la studio. La neta rezulto estas 6-hora libro. La nuna tekniko igas tian libron tre facile disdonebla, ĉu en formo de lumdisko, ĉu simple kiel komputila dosiero kopiebla trans interreto.

* * *

Se vin interesas, kion Celia, la Finnlanda Biblioteko por Vidhandikapitoj, havas en moderna sondosiera formato, en aŭ pri Esperanto, bonvolu rigardi ĉi tie. Estas naŭ libroj. Du el ili estas markitaj "tuotannossa", t.e. ankoraŭ ne pretaj; tia noto eble baldaŭ foriĝos de la aktuala novelaro. — Mi ne scias, ĉu la diverslandaj blindulbibliotekoj kunlaboras pruntante siajn sondosierojn trans landlimoj. Tio ja estus facila afero en la nuna retmondo kaj povus konsiderinde pligrandigi la stokojn de haveblaj verkoj. Mi supozas, ke tia librotrafiko funkcias. Aŭ ĉu la leĝoj malhelpas aŭ malfaciligas tion?

Ankaŭ la simpla formo de la retpaĝo de Celia estas atentinda. Ĝi montras, kian paĝon oni plej facile povas legi per modernaj aparatoj de blindulo. La enhavon sufiĉe facile aŭdigus sonsintezilo, kvankam la diversaj lingvoj en la teksto eble estas iom problema afero. La teksto ankaŭ simple prezentiĝus sur punktoskriba “ekrano”, kian Otto Prytz montris al la kongresanoj en Bjalistoko. — Ankaŭ mi, kvankam vidanto, estus feliĉa, se desegnistoj de retpaĝoj iam pli atentus simplan prezenton de enhavo, kaj malpli okupiĝus pri komplikaj kadraroj, moviĝantaj bildoj, verda teksto sur blua-flava fono, kaj aliaj artfajraĵoj.