Amiko invitis min gustumi bierojn en Turku. Okazis antaŭkristnaska festeno, t.n. et-julo, de la societo “Amikoj de Biero en Turku”, kaj mi sentis min vere honorita pro la invito partopreni la aranĝon en la bierfara restoracio Koulu (t.e. ‘La Lernejo’). Bonvolu ne demandi al mi, kial antaŭkristnaska festeno okazas la 22-an de januaro. Tio ne gravas, ĉar ĉio estis plej agrabla, la pladoj proponis bonan abundan manĝon, kaj la kranoj de la Lernejo provizis nin per fruktoj de la Lerneja bierfara arto.

***

La biervespero aŭguris plaĉan travivaĵon ankaŭ por la posta sabato. Tiam mi vizitis la Urban Bibliotekon. Nome, mi aŭdis, ke dum la nuna januaro oni starigis tie ekspozicion pri la internacia lingvo, kaj tion mi nepre volis vidi.

La biblioteko ĉe Linnankatu nuntempe lokiĝas en du domoj: nova, moderna, lumoplena parto estas hejmo de plejmulto de la bibliotekaj kolektoj dum la klasikstila malnova domo estas dediĉita al la temo “arto”. Inter la du domoj troviĝas ankaŭ kafejo, kie ofte kunsidas esperantistoj de la urbo.

Mi grimpis al la dua etaĝo en la nova domo. Tie, en parto titolita Tietotori, ‘informa bazaro’, mi trovis la ekspoziciaĵojn. Unue mian atenton kaptis kvar afiŝpaneloj starigitaj ĉe rando de balustrado. Tiuj havis po unu afiŝo ambaŭflanke, do sume ok informplenajn tekstojn pri la lingvo, pri ĝia historio, pri UEA, pri ebloj kaj rimedoj por lerni la lingvon kaj, kompreneble, pri la lingvo kaj ĝiaj uzantoj en Turku. La tekstaro eble ne estas la plej tuja allogilo en la ekspozicio, sed ĝi bone servas tiujn, kiuj ekinteresiĝas kaj volas pli scii. Eblas elekti legaĵon laŭ sia intereso. Estis libere haveblaj ankaŭ faldfolioj kaj, tre grave, informilo pri komenciĝanta nova kurso en Turku.

Sur unu bretaro estis kolektitaj specimenoj pri lernolibroj. Ĉiuj krom unu apartenis al la regula kolekto de la biblioteko; nur la ĵus aperinta finna versio Esperanto mutkattomasti de la lernilo de Stano Marček ankoraŭ ne portis stampon de la biblioteko. Apude estis metitaj pli ol dudeko da kolorplernaj kongresaj bultenoj. En la supra vico elstaris la kongreslibroj de la tri Universalaj Kongresoj aranĝitaj en Finnlando: Helsinki 1922, Helsinki (kaj Espoo) 1969 kaj Tampere 1995.

Unu vitra montroŝranko prezentis filatelaĵojn, kun Esperanta temo, el la kolekto de Anna-Liisa Ali-Simola. Apuda simila kesto prezentis aŭdvidaĵojn kaj kelkajn verkojn el Finnlando.

La aranĝo estis kompetente kaj taŭge farita. Ne estis trudata troo da informoj, sed elektitaj detaloj spekteblaj eĉ nur preterpase. Interesito povis laŭplaĉe profundiĝi en la tekstojn de la afiŝaro.

.

Mi opinias, ke la ekspozicio meritas esti starigita ankaŭ en aliaj lokoj. Ne estas tro malfacile fari adaptaĵon al aliurbaj kondiĉoj: forpreni la detalojn, kiuj interesas precipe nur turkuanojn, kaj aldoni alilokajn informojn kaj eble eĉ alilokan koloron. Se temas pri lokoj proksimaj, ekz. bibliotekoj en najbaraj komunumoj, oni povas eĉ senŝanĝe ekspozicii ĉion plene laŭ la Turkua maniero.

***

Do, mi estas kontenta pri la ekspozicio, sed eĉ pli kontenta mi estas pri la normala agado de la biblioteko. Tie estas escepte ampleksa kolekto de Esperanta literaturo. Ne nur tiuj unu-du lerniloj, kiujn oni povas trovi en multaj bibliotekoj, sed trideko da lerniloj surbrete kaj aparta sekcio por esperanta literaturo: dramoj, poezio, romanoj, faka literaturo. Tion povas nur envie rigardi mi, loĝanto de urbo pli granda ol Turku. Ankaŭ sur la bretoj por periodaĵoj mi vidis gazetojn esperantajn. – Ekzistas eblo prunti librojn interbiblioteke, ĉu ne. Alilokanoj bonvolu utiligi la eblon.

***

Fine, mi aldonas lingvan noton. Mi ne ŝatas provizi miajn artikolojn per lingvaj notoj, sed jen mi ne povas rezisti la tenton. Iam okazis diskuto, eĉ disputo, pri tio, ĉu amiko (aŭ sklavo, aŭ...) povas esti ino kaj en tiu afero mi eble apartenas al la malplimulto, eble al la plimulto de la opiniantoj. En tute amika diskuto (publika, ankoraŭ rete trovebla), Renato Corsetti foje komentis mian diron ĉi tiel: “se vi diros al mi ke vi feriis en Francujo kun via amiko, kaj poste mi malkovrus ke temis pri amikino, mi pensus, ke vi volis trompi min.”

Nu, kion mi nun diru? Mi komencis ĉi tiun blogaĵon per la vortoj “Amiko invitis min...” Tiu amiko estas Tiina Oittinen, la prezidanto, prezidantino se vi volas, de la Esperanto-societo en Turku. Kiel vi scias, ŝi estas plurtalenta aktivulo. Vidu ŝin kun violono en foto de la 10-a de septembro 2008. Kaj ŝi ne estas nur Muzik-Amanto, sed kiel ĵus evidentiĝis, ankaŭ Bier-Amanto (laŭplaĉe inigu la vortojn).

Gratulon al la Esperanto-societo en Turku pro bona ekspozicio. Kaj gratulon al la Societo kaj al la urbo Turku pro impone bona publika biblioteko.

***

Turku prezentas la lingvon”.