Mi havas problemon. La aglonesto, pri kiu mi artikolis unuafoje la 19-an de marto, subite fariĝis fama. La birdoj jam estas filmsteloj. Ekde la pasinta semajnfino aperis multaj raportoj pri la agloj en gazetaro kaj eĉ en televido. Iu ĵurnalisto eksciis pri la streĉita situacio ĉe la nesto, kaj nun aperas raportoj unu post alia. Estas klare, ke precipe la konfliktaj cirkonstancoj vekis atenton de la ĵurnalistoj.

Kial do problema por mi? Nu, unue: ĉar la gazetaro donis ankaŭ la adreson de la fotilo, nun estas tiom da novaj spektantoj kaj sekve tiom da datuma trafiko, ke jam ne bone sufiĉas la telekomunika kapacito de la fotilo por rapide provizi bildon al ĉiu rigardanto. Pro la troŝarĝita lineo, ne malofte mi hodiaŭ vidas surekrane sciigon pri malsukceso ricevi aktualan bildon.

Sed estas ankaŭ alia dilemo: Mi (instinkte?) ne interesiĝas pri publikaj briluloj, ĉu tiuj estas politikistoj, ĉu aktoroj, ĉu kantistoj. Nun, kiam miaj karaj agloj estas famuloj, mi ne scias kion fari. La vivo ĉe la nesto estas interesa, kaj mi precipe ŝatas la laŭvetere varian pejzaĝon, kiun peras la bone lokita fotilo. Sed observi brilemulojn. Ba!

Eble tamen ekzistas solvo por mia persona dilemo: la birdoj ja ne estas publikaj brilemuloj, nur publikaj briluloj. Tio iom malpezigas la forpuŝan aspekton de la afero. Do, ĉio en ordo. – Sed mi ne plu ofte raportu pri la aferoj.

La maragloj ne aperis hodiaŭ, sed la sola fiŝaglo aktive ordigas kaj riparas la neston. Komparante bildojn de malsamaj tagoj, oni facile rimarkas nove alportitajn branĉojn. Iam la birdo longe sidas kaj rigardadas al la maro. Homo interpretas: Ĝi sopiras ion – ĉu kunulon?

Vespera senventa maro spegule reflektas la insulojn. En la spegulbildo de la proksima, dekstra insulo videblas blanka punkto, kiu longe moviĝadis laŭ la bordoj. Mia diveno: muta cigno (Cygnus olor). – Distanco de la nesto al la insula bordo estas ĉ. 500 metroj.



Fiŝaglo portas per la beko pezan branĉon kaj zorge metas ĝin ĉe la nestorando.



Necesas ordigi ne nur la neston, sed ankaŭ sian plumaron.



Se tro famiĝas la sudaj agloj, mi eble komencos observi alian neston multe pli nordan. Ĉi tiu bildo montras loĝejon de fiŝagloj en Hailuoto (norda latitudo 65 gradoj: v. mapon). Tie ankoraŭ nun neĝo kovras la teron kaj oni eble devos plu atendi kelkajn semajnojn, antaŭ ol alvenos la posedantoj. La reta fotilo troviĝas ĉi tie, kaj ŝajnas ankoraŭ ne troŝarĝita de vizitantoj.