blogaĵon titolitan “Legi per la oreloj”. Maria Sandelin tre interese priskribas alian flankon de la temo, pri kiu mi blogis la 3-an de decembro pasintjare. Mi skribis pri produktado de voĉlegita libro por blinduloj. Maria, profesia bibliotekisto, havas rektajn kontaktojn kun la konsumantoj de tiaj libroj, kun homoj eĉ arde sopirantaj pri tia legaĵo. Ŝian rakonton mi sentas plena je reala vivo, ĝi estas malfikcio. Ĝi baziĝas sur konkretaj spertoj, interparoloj kun literatur-avidaj individuoj, kiuj vere bezonas la voĉlibrojn. Iam, dum miaj voĉlegaj sesioj, mi demandis min ĝuste pri tiaj aferoj: kiaj homoj aŭskultos min, kiel ili trovos kaj akiros la voĉlibron, ĉu ĝi havas ian ajn gravecon en ilia vivo?

Dankon, Maria, pro la artikolo. Ĉu ni iam trovos ankaŭ “orel-leganton”, kiu priskribos la sintenon de vera utiliganto de tia biblioteka servo?


Voĉlege kopii libron sen aŭtora permeso.)