mi blogis en julio. Mi maltrankvilis pri ĝia sorto post la morto de Veijo Rönkkönen, kiu skulptis la figur-amason en tiu Sud-Karelia ĝardeno kaj mem zorge vartis la tuton.


Ne ĉio estis kiel antaŭe. Estis pli da vizitantoj ol mi vidis antaŭe, kvankam la finna feria monato Julio jam pasis. Iom videblis postsignoj pri la multo da gastoj. Certe influis altire la gazetaj artikoloj, kiuj raportis pri la problema stato post la forpaso de la artisto. Zorgoplene mi rigardis la ĝardenon, ĉar oni tuj vidis, ke jam mankis regula prizorgado. Tion pligravigis la somero varmega kaj seka. Ĝi velkigis florarojn, kiuj eble bone fartus kun regula akvado. Pozitive surprizis min kelkaj skulptaĵoj, kiujn mi antaŭe tute ne rimarkis, sed kiuj ĉi-foje videblis ĉar ilin nun ne kovris densa kreskaĵaro.

La ĝardeno estis plu malfermita, kun tute libera eniro, kvankam ŝajnas ke neniu plu loĝas en la domo de Rönkkönen. Mi legis en loka gazeto, ke la komunumo Parikkala oficiale konsideras, ĉu ĝi povus aĉeti la parkon. La heredintoj de Rönkkönen proponis la terenon, kun la domo kaj la statuoj, al la komunumo. Ili ne volas ian pagon por la artaĵoj, nur normalan prezon por la domo kun ĝia tereno.

La komunumo hezitas, ĉar la plej grava problemo estas kiel garantii daŭran ekziston kaj bonstaton por la ĝardeno kaj la statuaro. Tiuj postulas veran “vivtenon”, penigan laboron, kiun ĝis nur plenumis la artisto mem. Tio ne estos senkosta, kaj mi komprenas, ke la ne-riĉa komunumo volas eviti devontigi sin al konstanta elspezado. Mi vidas solvon nur en tio, ke formiĝos organizita volontularo por la tasko.

***

ĉi tie.