Verŝajne en ĉiu lando troviĝas malliberejo, kies nomo aŭ kromnomo estas vaste konata kaj legendeca. En Finnlando tia nomo estas Kakola, oficiale titolita la Centra Malliberejo en Turku. Ĝi estas ankaŭ konkrete elstara parto de la urbo pro sia situo sur monto en urbocentro, kun vasta vido al la ĉirkaŭaj urbopartoj kaj al la insularo. Ne mirinde, ke oni finfine decidis konstrui novan malliberejon en malpli mezan urboparton.

Ekde 2007 la domo estas malplena kaj oni atendas decidojn pri nova, alispeca utiligado. Nuntempe eblas partopreni gvidatajn ekskursojn en Kakola, por konatiĝi kun aŭtentika malliberejo kaj aŭdi la ĉiĉeronojn rakonti harstarigajn okazojn el ĝia historio kaj el la vivo de ĝiaj plej danĝeraj loĝintoj.

Sur la sama monto kun la Centra Malliberejo situis ankaŭ alia pun-institucio: la Gubernia Malliberejo en Turku. Tiuj du havis apartan statuson kaj malsamtipan “klientaron” kaj ne multaj scias, ke nur la unua estis la fama, vera Kakola. Nun la du jam estas ankaŭ formale kunigitaj kaj relokitaj en nova domo ekster la urbocentro.

Ankaŭ tie oni lernis Esperanton

Mi rakontis en hieraŭa blogaĵo pri donaco, kiun Joel Vilkki ricevis (se mi ĝuste interpretis la signojn sur la bildo) en 1968 el trans la muregoj de Kakola. Sed troviĝas pruvoj pri multe pli frua okupiĝo pri la Internacia Lingvo en samurba malliberejo.

Sirkka Mattlin sendis al mi bildon pri libro, kiu apartenis al la biblioteko de la Gubernia Malliberejo. Ŝi posedas ankaŭ aliajn esperantajn verkojn kun simila historio. Tiujn unue akiris la urba biblioteko, kiu komencis servi krom la liberaj urbanoj ankaŭ la legantojn trans la murego, kiam la malliberejo ĉesis mem okupiĝi pri libropruntado. Kiam la urba biblioteko forigis parton de siaj malnovaj libroj, Sirkka savis esperantaĵojn kun interesa historio.

Laurén kaj Kuntzi, tria eldono (1908). Sur la interna flanko de la fronta kovrilo estas surgluita slipo kun jena teksto:

Biblioteko de la Gubernia Malliberejo en Turku

Atentu!

1. Ne skribu aŭ desegnu en libroj!

2. Ne faldu angulojn de folioj nek perforte malfermu libron trans la nuk-ĉarnirojn! [stranga vorto kaj esprimo en la finna teksto]

3. Gardu vin por ne malfiksi foliojn aŭ difekti kovrilojn!

4. Ne tuŝu libron per malpuraj manoj!

5. Ne utiligu libron kiel kovrilon por trinkujo aŭ manĝujo!

6. Kiam vi ricevas libron, tuj ekzamenu ĝin kaj raportu pri difektoj; vi respondecas pri ĝi.

Sub la instrukcioj estas notoj de kontrolantoj, kiuj indikis la datojn de inspekto. La unua dato estas 25-a de februaro 1926 kaj la lasta 5-a de majo 1943. Eble la inspektantoj ekzamenis la libron por trovi faritajn difektojn, eble por malkovri sekretajn notojn.

La libro aspektas vere trastudita, ĉar kelkaj paĝoj malfiksiĝis. Iu leganto eĉ plume korektis erarojn en la teksto – malgraŭ la malpermeso ion skribi sur la paĝoj!