En la sudokcidenta insularo

La nestofotilon en la suda insularo frapis fulmo fine de majo. Sekvis unumonata paŭzo kaj multa lamentado fare de birdoamantoj enamiĝintaj kun la insulara pejzaĝo. Kiam la idoj aĝis iom pli ol unu monaton, oni povis ringi ilin kaj ripari la fotilon. Tuj poste okazis io apenaŭ imagebla en la paca insularo: fosmaŝino estis ŝipe transportita por konstrulaboroj sur la insulo, kaj ĝi sukcesis rompi telefonan kablon kaj tiel efike tranĉi ankaŭ la vojon de la fotila signalo al la mondo. Tion oni riparis rapide, sed tuj poste aperis granda makulo sur la nestofotoj – plej verŝajne iu el la birdoj sukcesis plentrafe feki sur la vitran ŝirmilon de la fotilo.

Sed nun jam eblas klare observi la familian vivon. Sukcese kreskis ambaŭ eloviĝintoj, ili jam flugas kaj pasigas longan tempon ekster la nesto. Se vi bonŝancas, eblas ankoraŭ vidi ilin ĉi tie. La gejunuloj jam estas preskaŭ same grandaj kiel la plenkreskaj fiŝagloj, sed la koloroj de la plumaro plu distingas ilin. Vidu ĉi tie:

http://natureit.net/site/saaksikamera.php

En 2008 la nestado ĉi tie tute malsukcesis, kaj la birdoj forflugis jam en junio.

La norda nesto

Ankaŭ la fotilo sur la insulo Hailuoto suferis pro fortoj de naturo. Ŝtormo preskaŭ renversis la stangon, kiu portas la fotilon, kaj okazis ankaŭ paneo en la reta servo. Sed nun jam eblas vidi, ke ĉiuj tri idoj bone kreskis, jam flugas kaj videble fartas same bone kiel la suda familio. La idoj eloviĝis inter la 9-a kaj 13-a de junio. Ili ricevis ringojn la 14-an de julio. Tiam oni ankaŭ pesis ilin: 1525 gramoj, 1350 g kaj 1600 g. La unua fiŝaglido ekflugis la 28-an de julio. Antaŭ unu jaro okazis murdo en la nesto: venis maraglo kaj mortigis unu fiŝaglidon, sed ĝis nun ĉio iris glate ĉi-jare.

Vidu la neston ĉi tie:

http://kotinetti.suomi.net/saaksi/index.php

Hodiaŭ jam la suno subiras en Hailuoto ĉirkaŭ la 22-a horo kaj leviĝas iom antaŭ la 5-a. Ĝis la aŭtuna tagnoktegaleco, la nokto ankoraŭ estas pli mallonga ol en lokoj pli sudaj.

Karaj gesinjoroj kaj gefraŭloj fiŝagloj, bonan vojaĝon al Afriko!

***

POSTA NOTO ALDONITA LA 10-AN DE AŬGUSTO

blogaĵo de la 10 de aŭgusto, Bernhard prezentis interesan konjekton, ke germanaj kaj finnaj fiŝagloj migras al Afriko tra malsamaj vojoj. Mi kopias ĉi-sube mian propran komenton pri la afero:

“La germanaj kaj finnaj fiŝagloj ja povas renkontiĝi, ĉar niaj birdoj elektas ĉu la okcidentan, ĉu la orientan vojon. Vidu ekz. mapon pri flugo de la fiŝaglo Pete, trans Gibraltaro. Ĝi travintris en Senegalo kaj verŝajne pereis printempe 2008 survoje hejmen. La flugo Finnlando–Senegalo estis 6393 km.

Sed la mondrekordon de fiŝagloj faris birdo nomita Harri (!) en 2002. En du monatoj ĝi flugis de Norda Finnlando, voje de Turkujo, Kipro kaj Egiptujo, al Sud-Afriko: 12 564 km en 57 tagoj. Vidu la mapojn sur la paĝo de Harri la Fiŝaglo (musklako sur mapo pligrandigas ĝin).

Krome, en la raportoj mi legis, ke iuj birdoj haltis por kelka tempo en regionoj ĉirkaŭ la germana-pola landlimo, verŝajne por ripozi kaj eble gustumi fiŝojn en viaj lagoj.

Mi ne scias, ĉu fiŝagloj iam elektas la vojon tra Italujo-Malto-Tunizio, popularan por iuj migrantaj birdoj. Eble tamen ne, ĉar tio kondukus ilin al Saharo, la plej malverŝajna estadejo por fiŝaglo.”

***

Miaj antaŭaj blogaĵoj pri la nestoj (ĉefe pri tiu en sudokcidenta Finnlando)

19 marto 2009; 3 aprilo 2009; 5 aprilo 2009; 6 aprilo 2009; 8 aprilo 2009; 1 junio 2009; 18 junio 2009.