La urbo Helsinki kaj ĝia ĉirkaŭaĵo havas pli ol milionon da loĝantoj. Ili konsumas multe da akvo, ete etan parton el tio por trinki, pli multe por sin bani kaj siajn aĵojn lavi, por akvi la ĝardenojn kaj por vivteni industrion. La akvo fluanta el niaj kranoj estas klara kaj pura kaj eĉ bongusta, sed kien ĝi poste malaperas? Nu jes, se mi akvas florojn en mia ĝardeno, ĝi restas tie, enteriĝas aŭ fine vaporiĝas, sed la plejmulto forgargariĝas en la misterajn truojn en lavujoj, surplanke en la duŝejo, en necesejo, ĉie.

Mi volis ekscii, kaj antaŭ ne longe prezentiĝis eblo. Okazis la evento Malferma Urbo en Helsinki, kio signifas malfermiĝon de pordoj, kiujn ordinara urbano normale trovas fermitaj aŭ eble simple ne allogaj, kvankam estas multo interesa malantaŭe. Mi elektis viziti la purigejon de kloaka akvo, kiu situas en la kvartalo Viikinmäki, subtere, en granda roka kavernaro.

La purigejo en Viikinmäki estas unu el la du traktejoj de kloaka akvo en la ĉefurba regiono. Ĝi servas preskaŭ unu milionon da loĝantoj kaj lokan industrion. Post la puriga proceso, la akvo trairas tunelon longan je 17 kilometroj por esti ellasita marfunden en la Finna Golfo. Ĉiujare la purigejo traktas ĉ. cent milionojn da kubmetroj da kloaka akvo, tio estas meznombre tri kubmetroj en sekundo.

La pura akvo, kiun Helsinkiano englasigas el sia hejma krano por sensoifigi sin, venas el la tre pura lago Päijänne, tra 120-kilometra enroka tunelo. La homoj ĝin utiligas por plej diversaj celoj, miksas ĝin kun plej diversaj ellasaĵoj kaj fine kolektas en ĉi tiun subteran traktejon. La akvo, ĉe sia ekveturo el Päijänne, jam estas trinkebla, kvankam oni iomete ĝin plufiltras kaj ĝustigas la acidecon antaŭ ol enigi ĝin en la urban tubaron.

Tra la kloakakva purigejo homoj tamen ne redonas al la naturo same bonkvalitan akvon, kiel estis la krudaĵo el la lago. Teknike, oni povus eĉ produkti trinkeblan akvon el la kloakaĵo, sed oni kontentiĝas je nur relativa purigo, forigante precipe ĉion solidan kaj la plejparton de azoto kaj fosforo, la ĉefaj sterkaĵoj. Dum la akvo fluas en la Finnan Golfon, la solidaĵoj kribritaj kaj koncentritaj el la akvo plejparte iras al granda kompoŝtejo, kiu faras el ili humon por uzo kiel grundopliboniga materialo. Tamen, certa parto el ĉio, ekzemple falsdentaroj, poŝtelefonoj, kondomoj, ŝtrumpoj kaj aliaj okazaj trovaĵoj forkombitaj ĉe la unua kribrilo, estas transportata al forĵetejo.

Dankon al Helsingin Vesi (la publika akvoprizorga entrepreno de la urbo Helsinki) por la malofta eblo konatiĝi kun ilia subtera mondo. Eble alian fojon mi havos okazon vidi la pli brilan flankon de ilia laboro, la instalaĵojn por pura akvo, kie komenciĝas la vojo de la akvo tra la tubolabirinto urba al ĉies hejmaj kranoj.

Bildojn pri la purigejo vidu en la albumo Fine de kloako aŭ simple komencu la rigardadon per la ĉi-supra bildo.