En deponejo de Esperanto-Asocio de Finnlando troviĝas foto, bele kadrita sub vitro, sed tute sen informo pri la enhavo. Verŝajne estas komuna foto pri anaro de iu Universala Kongreso. – Ĉu iu scias, pri kio temas?



La foto estas tiom granda (25 x 109 cm), ke mi ne povis skani ĝin, nur foti, kaj la rezulto ne estas tre bonkvalita. Sur muro de unu fona domo videblas teksto, sed nur parte: “STOOKT / SEVEN-SISTERS / ?ALES ANTHRACIET / ?AARNESTA?” La litero ĉe la dua demandsigno ŝajnas esti P aŭ B aŭ R.

La foto estis evidente farita per movebla fotilo, ĉar kredeble la plej maldekstra kaj plej dekstra viroj estas unu sama homo. Mi konjektas, ke tiu kuris de unu fino al la alia dum la fotado.

La foton verŝajne iam posedis Ahto Linja, honora membro de EAF.

Se vi rekonas la foton aŭ scias aŭ povas konjekti ion pri ĝi, bonvolu skribi komenton ĉi-sube. Tio ne eblas, se vi ne estas membro de ipernity, sed vi povas anstataŭe retpoŝti al mi: harri.laine ĉe iki.fi. Antaŭdankon!

***

Vidu ankaŭ la aliajn bildojn en la albumo “Kiu UK?