En hodiaŭa matena gazeto mi duonkonscie legis titolon “La betona popolo en Parikkala proponata por vendo”, sed rigardeto al la bildoj tuj vekis min. Jes, mi scias pri kio temas! Kial oni volas vendi ĝin? Estas la Parko de Statuoj, pri kiu troviĝas bildoj en mia albumo “Pasio skulpti” origine fotita en julio 2008. Spronite de la gazeta artikolo, mi nun aldonis tien bildojn el posta vizito, do se vi iam ŝatis la temon, rerigardu.

En la enkonduko de la albumo mi skribis jene: Jen bildoj el la fabela mondo de skulptaĵoj de Veijo Rönkkönen en lia ĝardena korto, “la Parko de Statuoj”, ĉiam malfermita kaj libere enirebla por ĉiu preterpasanto. La artostilo havas plurajn nomojn. En la finna oni parolas pri ITE-arto, mallongigo el vortoj kiuj signifas “memfarita vivo”. Sufiĉe internacia estas la nomo “art brut”, arto kruda. Mi pli ŝatas la nomon “eksterula arto” (outsider art), kiu aludas al sendependa kreado ekster la agnoskitaj skoloj kaj artlernejoj. La etikedon “naivisma”, ne malofte vidatan, mi interpretas kiel stampon aproban, pozitivan. – Ĉi tiuj bildoj ne montras ĉion el la Parko de Statuoj...

Tiujn vortojn mi simple ripetis, ĉar ili plu taŭgas kiel prezenteto. Unu grava ŝanĝo tamen okazis ĉi-printempe: mortis Veijo Rönkkönen, 66-jara, kaj la Parko nun estas sen lia ama flegado kaj kompletigado. La statuoj estas faritaj el unuspeca betono, kaj ĉiu jaro difektetas la artaĵojn, precipe per la vintraj frosto kaj glacio. La artisto daŭre zorge riparadis sian kreaĵaron, ĉar ili staras ĉirkaŭ lia hejmo. La tereno de la skulptaĵoj, la florplena ĝardeno kaj la ombra arbaro, rapide sovaĝiĝos se ili restos sen prizorgo. La parencoj de la artisto estas jan ne junaj kaj loĝas aliloke. La komunumo ne volas transpreni la respondecon, kvankam la Parko ĉiusomere altiras multajn turistojn.

Rönkkönen volis, ke lia ĝardeno estu ĉiam malfermita. Li ne kolektis pagojn, nur petis ke la vizitantoj enskribu sian nomon kaj eble komenton en la gastlibro. Karakterize al li, kiam la Eduka Ministerio aljuĝis al li Suomi-premion en 2007, li ne volis mem vojaĝi por akcepti ĝin. – Li certe volus, ke ankaŭ estonte ĉio funkciu simile: estu libera parko por ĉies ĝuo. Lia frato, 71-jara, diras ke la lasta eblo estas kolekti grupon de volontuloj, kiuj libervole prizorgos la statuaron. “Ĉi tie loĝas afablaj homoj”, li diras optimisme.

Mi deziras ĉion bonan al la Statua Parko. Kun plezuro mi ankoraŭ vizitos tiun ĝojigan vidindaĵon. Vizitu ankaŭ vi. La lokon montras ĉi tiu mapo - vi povas ĝin zomi por vidi malpli detalan bildon. La loko situas je 800 metroj de la finna-rusa landlimo.

***

albumo “Pasio skulpti”.

aŭtomatan bildoprezenton.