“Via angla lingvo estas tre bona, kial vi do ne verkas angle?” Tiun demandon, faritan eĉ de tri ĵurnalistoj, alfrontis la verkistino Sofi Oksanen kiam ŝi vizitis Londonon okaze de publikigo de angligita, brita eldono de ŝia romano “Purigo” (finna originalo Puhdistus, angla traduko Purge). Ŝi priskribas siajn impresojn el tiu merkatiga vojaĝo al Britujo en la hodiaŭa numero de Helsingin Sanomat.

Pri la demando mem Oksanen simple konstatas: “Fakte mia angla lingvo neniel estas sufiĉe bona por esti mia lingvo de verkado.” Tamen, ŝi miras pri la demando, kian ŝi ne renkontis antaŭe. Ŝi jam faris similan librolanĉan vojaĝon al Usono, kaj tie ja estis intereso pri la finna lingvo, sed simila demando ne aperis.

Oksanen skribas, ke la demando estas interesa, ĉar ŝi neniam antaŭe renkontis redaktorojn, kiuj opiniis ekzota la fakton, ke aŭtoro verkas en sia propra kurioza gepatra lingvo – kaj eĉ volas fari tion. Simile surprizis ŝin mirado pri tio, ke verkisto libervole, per elekto de lingvo, metas sin en marĝenan situacion, se oni konsideras legantaron ekster Finnlando.

Laŭ ŝi, plej verŝajne al la demandintoj ne venis en la kapon, ke ŝiaj temoj rilatas al ne-anglalingvaj landoj kaj tial loka lingvaĵo estas pli preciza kaj esprimpova. “La ideo, ke rajto verki en sia gepatra lingvo estas eĉ esenca valoro, estis fremda al ili”, ŝi diras kaj aludas pri angla-usona kultura imperiismo kiel eventuala inspirilo de tia pensado.

***

Oksanen ankaŭ faras rimarkojn pri la preskaŭ sensignifa kvanto de tradukita prozo sur la libromerkato de Britujo kaj Usono. Ŝajnas al ŝi, ke tia literaturo estas tiom malfavorata, ke oni preskaŭ volas kaŝi la informon pri tradukiteco, pri tradukinto kaj originala lingvo de libro. Ĉu ruza truko por helpi vendadon de la nepopulara ĝenro tradukita beletro? Aliflanke, ŝi konstatas, ke povas esti tute bone tiel forviŝi la limon inter originalaĵoj kaj tradukaĵoj: kial tia kategoriigo estus grava?

***

Sofi Oksanen estas la plej premiita aŭtoro de la lastaj jaroj en Finnlando. Krom laŭdataj, ŝiaj libroj estas ankaŭ furoraj. Ŝi estas filino de finna patro kaj estona patrino, kaj Purigo, kiu unue aperis kiel teatraĵo kaj poste kiel romano, temas pri historio de Estonujo. Ĝi aperis aŭ aperos en multaj tradukoj, ekz. svede Utrensning, estone Puhastus, angle Purge, dane Renselse, norvege Utrenskning, aperos ĉi-aŭguste germane Fegefeuer kaj france Purge.

***

Eble Oksanen pravas pri la mensa stato, kiu naskas tiajn demandojn: estas simpla esprimiĝo de koloniismo. Angloj tamen scipovas garni sian sintenon per mieldolĉa kovraĵo: “Via angla lingvo estas tre bona, kial vi ne...” Alispeca, tute senvuala kaj neniom garnita koloniestra sinteno videblas en teksto, kiun mi ĵus legis sur ĉina retpaĝo anglalingva. Ĝi temas pri lingva malkonkordo en Eŭropo kaj konkludas ĉi tiel pri EU: “Por tranĉi kostojn ĝi devas malpliigi la nombron de uzataj lingvoj. Tial estas necese forigi la lingvojn de malgrandaj kaj pli malfortaj landoj. Tiuj landoj estos superregataj de la potencaj, tio estas ilia sorto, kaj ĉi tiun fakton ne eblas aliigi.”

***

Fontoj:

Sofi Oksanen, "Miksi et kirjoittaisi englanniksi?", Helsingin Sanomat, 4 Aŭgusto 2010. Ankaŭ reta versio (finne).

Wang Chong, The EU's language discord, reta teksto angla elĉinigita de Lin Liyao