La geedzoj Elina kaj Risto Rasa ambaŭ laboras en la urba biblioteko de Somero, en sudokcidenta Finnlando. Dum siaj someraj ferioj ili vizitis Vienon kaj tie volis vidi ankaŭ la Internacian Esperanto-Muzeon, kiu estas sekcio de la Nacia Biblioteko. Gesinjoroj Rasa mem ne parolas Esperanton, sed ilia biblioteko havas ne malgrandan kolekton de esperantaj libroj (pri tio mi blogis la 30-an de junio).

Risto Rasa rakontas: “Kvankam mi kaj mia edzino, dum niaj ferioj, kiel eble evitas aferojn rilatajn al la laboro, ni tamen decidis dum la somera vojaĝo en Vieno viziti la muzeon, por aĉeti tie afiŝon, eble du, por beligi la bibliotekan kolekton en Somero." Rasa priskribas la viziton kaj Esperanto-Muzeon kaj ĝiajn kolektojn. Unu detalon li aparte notis: ”Nian atenton kaptis reklamafiŝoj kun esperanta teksto, ni vidis multajn tiajn. Tian ni volus havi, en kadro, sur muro de nia biblioteko!”. Rasa sentis “preskaŭ infanan ĝojon vidante tie samajn librojn, kiuj troviĝas en nia kolekto”. Li diras, ke en katalogado de la libroj en la Vilkki-kolekto en Somero lin helpis la registraĵoj de IEM. Li priskribas ankaŭ la alilingvajn kolektojn de IEM, kaj la geografian Globenmuseum en la sama domo.

Sed la bibliotekistoj ne trovis kion ili serĉis: “Sed ni elreviĝis: la muzeo havis nenion por vendi, se ni ne kalkulas la broŝuron pri la Nacia Biblioteko, haveblan ĉe la biletgiĉeto.” Ĉu vere estas tiel, ke biblioteko, kiu mem deziras trovi ekz. reklam-afiŝojn por pendigi surmure apud sia bona Esperanto-libraro, nenie trovas tian? Ĉu iu povus helpi al ili? Mi supozas, ke io historia estus taŭga, sed kial ne havi apud tio ion tute modernan? Se ne pri la Esperanto-Muzeo, ja troviĝas ekzemple multaj afiŝoj pri la UK-j? Kiu havas ekzempleron disponeblan? Mi asertas, ke la moderna biblioteko en Somero estas inda loko por montri esperantaĵojn. – Kaj unu plian demandon: Muzeoj ofte vendas multon: kopiojn de valoraĵoj, kuriozaĵojn, infanludilojn, kion ajn. Kial IEM vendas nenion?

***

Risto Rasa estas, krom bibliotekisto, ankaŭ konata poeto, Lia poezio ofte estas mallongaj, aforismecaj, laŭ mia opinio iel japan-stilaj pecoj, kun multaj kontaktoj al la naturo sed ankaŭ al amo kaj aferoj de ĉiutago. (Estas artikolo pri li en la finna Vikipedio, troviĝas alia finna