Musklako sur la bildoj povas doni pliajn informojn
pri la enhavo kaj ankaŭ pli
grandan foton,
precipe se vi poste elektas “Rigardi ĉiujn formatojn”.

La biblioteko situas en bela, moderna domo, kreaĵo de arkitekto Saara Juola. La dominterno ricevas abundan sunlumon tra fenestroj plafonaj kaj muraj. La etoso estas bonveniga, ĉie mi vidas librobretarojn kaj rekte antaŭ mi estas tablo, ĉe kiu deĵoras bibliotekisto. Mi ne bezonas longe rakonti, kion mi serĉas. Mi komencas per la nomo Joel Vilkki, kaj estas aldononta ion pri Esperanto, sed jam antaŭ ol mi sukcesas eldiri la nomon de la internacia lingvo ŝi komprenas kaj montras al ŝtuparo: la Esperanto-kolekto troviĝas en la supra etaĝo.

Mi ekscias, ke mia kompetenta gvidanto estas sinjorino Elina Rasa, la bibliotekestro mem. Ŝi afable venas kun mi al la supra etaĝo kaj informas pri stato de la Esperanto-libraro. Ĝi havas lokon apud du aliaj specialaj librokolektoj, kiuj temas pri historio de la urbo. La Esperanta kolekto estas postlasaĵo de Joel Vilkki (1899–1976). Dum 28 jaroj li estis estro de la mezlernejo en Somero. Ekde 1936 ĝis 1971 li estis oficiala reprezentanto de la internacia Esperanto-movado en Finnlando, unue de Internacia Esperanto-Ligo kaj poste de la reunuigita Universala Esperanto-Asocio. – Kiam mi eklernis la lingvon, li estis ĉefdelegito kaj peranto de UEA.

Sur la librobretaro troviĝas ŝildo kun teksto Esperantokokoelma, Esperanto-kolekto. Mi ne vidas ie la nomon Vilkki, kvankam preskaŭ ĉio venas de li. Troviĝas ankaŭ pli novaj verkoj. Mi rimarkas kelkajn ne malnovajn jarlibrojn de UEA, do la kolekto kreskis ankaŭ post lia morto.

Mi forgesas demandi, ĉu la biblioteko mem plu ion aldonas, aŭ ĉu eble io venis de la gefiloj de Joel Vilkki. Lia filo Juhani longe loĝis en Somero kaj estas esperantisto, kaj lia filino Heljä Favén zorgis pri revizio kaj reeldono de la dudirekta vortaro (unua eldono 1963) de sia patro. Tiu vortaro plu estas uzata de finnaj esperantistoj (kelkaj ekzempleroj ankoraŭ troviĝas, aĉeteblaj nur de Esperanto-Asocio de Finnlando).

Mi ne kalkulas la amplekson de la kolekto, vi povas mem konjekti ion el la fotoj ĉi-apudaj. La bibliotekisto diras, ke oni ankoraŭ ne sukcesis bone ordigi kaj katalogi ĉiujn librojn. Enestas ankaŭ aĵoj, kiujn oni ne povas klasi kiel librojn: libretoj, kajeroj, slipetoj. Estas ankaŭ Esperanto-kurso de Linguaphone sur gramofondiskoj. Tiuj, rapide viditaj, ŝajnas esti grandaj diskoj de 78 turniĝoj en minuto.

La retpaĝoj de la biblioteko de Somero ebligas ankaŭ serĉi librojn laŭ titolo, aŭtoro kaj alimaniere. Troviĝas tie eta prezento pri la Esperanta kolekto, tamen nur finne. La serĉilo havas ankaŭ interfacon en la sveda kaj angla lingvoj (vidu la flagetojn supre maldekstre). Memoru, ke la Esperanto-kolekto ankoraŭ ne estas plene katalogita; supozeble estas registritaj nur tiuj libroj, kiujn markas, en la fotoj, blanka identiga strio malsupre sur la dorso

Proksime al la alta librobretaro, sub fenestroj, mi trovas pli da materialo: kongresaj libroj, binditaj jarkolektoj de revuo Esperanto (ĉu li bindigis ilin aŭ eble mem hobie bindis librojn?), kaj kartonaj dokumentskatoloj kun etpresaĵoj kaj personaj notoj. Mi trovas tie eĉ kajeron, kie Vilkki notis, ke mi pagis MA-kotizon al UEA en la jaroj 1966-1969. Tio estas aferoj prefere por arkivo ol por biblioteko, sed mi diras al la bibliotekisto, ke ili nepre ne lasu tiujn valoraĵojn perdiĝi.

En la postmilitaj jaroj nur malofte oni vojaĝis eksterlanden. Por atingi mezan Eŭropon el Finnlando oni devas vojaĝi minimume mil ĝis dumil kilometrojn, el la nordo multe pli. La lando ne estis riĉa kaj la moderna amasa turismo ankoraŭ ne ekzistis en la 1950-jaroj. Esperantistoj partoprenantaj siajn kongresojn estis rimarkinda fenomeno. Vilkki mem kongresis kaj aranĝis vojaĝojn ankaŭ por aliaj, eĉ kelkaj el liaj lernantoj (ekde 11- kaj 12-jaruloj) havis okazon vojaĝi al la fora Granda Mondo. Ĉi-supre videblas invitilo de la urbestraro de Kopenhago por s-ro Joel Vilkki okaze de la 41-a UK en 1956. La karto kuŝas sur paĝo de Revuo Esperanto, kun raporto pri instruado de Esperanto en lernejoj en la jaroj 1959-1960. Tie estas listo pri la tiamaj aktivaj Esperanto-pedagogoj en Finnlando: Jorma Ahomäki, Erkki Soini, Niku Tumi, Lyyli Viertola kaj Joel Vilkki.

***

Eble mi iam poste sukcesos viziti ankaŭ la domon de Vilkki, en parko kreita de li meze de la urbo, kun ŝildo memoriga pri li. Eble prosperos al mi eĉ elfosi ankaŭ ion alian pri li, ekz. pri lia frua okupiĝo pri Novial (en 1931 li tradukis la Novial-libron de Jespersen). Sian vivlaboron li faris kiel pedagogo, respektata noviganto de lernejoj, sed pri tio eble rakontu aliaj. Jen omaĝa ŝildeto, kiun la urbo metis ĉe la enirejo de lia loĝejo, iama ĉefa domo de la bieno Kiiru.

Ne malbone la urbo memoras pri sia granda filo. En Somero naskiĝis pluraj personoj famaj en Finnlando, notinde muzikistoj kaj sportistoj, sed tutcerte Joel Vilkki estas konata en pli multaj landoj ol iu el la aliaj.

***

Estus interese legi rakontojn pri Joel Vilkki verkitajn de liaj lernantoj, precipe de tiuj lernintaj Esperanton kiel normalan, devigan studfakon. Vilkki sukcesis aranĝi oficialan instruadon de la internacia lingvo en sia lernejo Tio okazis kadre de eksperimento permesita de la Centra Direkcio pri Lernejoj. Ekster la eksperimento, Esperanto estis dum multaj jaroj libervola lern-objekto en Somero.

Kiel la dekkelkjaraj gelernantoj vidis sian instruiston, tion mi volus pli bone scii. Unu iama lernantino de Vilkki rakontis, ke ili nomis lin “Verda Pipo”. Tio estis kreopova infana kunmeto de la Esperanta vorto verda kaj la finna vorto pipo (= ĉapeto; do ne estas la esperanta “pipo”). Li kutime portis sur la kapo verdan vaskan ĉapon, bereton. Li mem instruis Esperanton al la infanoj, kvankam lia ĉefa fako estis matematiko. Mi subkomprenis, ke li estis bona ankaŭ kiel lingvoinstruisto.

***

Vilkki – Somero – biblioteko.

***

Faktoj pri la urbo Somero en Finnlando

sur mapo. La nomo Somero  unuafoje aperis en skriba dokumento en 1449, sed la regiono estis loĝata jam en ŝtonepoko. Retpaĝoj de la urbo: www.somero.fi (nur en la finna).

La nomo Somero estas finnalingva, prononcata tre simile al la esperanta vorto. En la finna oni tamen ĉiam akcentas la unuan silabon de vorto, sed ankaŭ plene esperantan elparolon finno facile rekonas.