Antaŭ unu semajno ekfunkciis nova haveno en Helsinki. Ĝi situas ĉ. 10 kilometrojn oriente de la urbocentro kaj transprenas la rolon de la antaŭaj varhavenoj urbomezaj, kiujn ŝipoj atingis nur trapasante mallarĝan marvojon inter rokaj insuloj. La konstruado de la nova haveno komenciĝis en januaro 2003. Kiam urbestro kaj ministro solene komencis la laboradon kaj masonis la fundamentan ŝtonon, ili estis varme vestitaj (mi supozas), ĉar la temperaturo esti minus 28 gradoj.

Lundon la 24-an de novembro, kiam la unuaj ŝipoj alvenis al la moderna haveno, ŝtormo kovris la tutan urbon per tia amasego da neĝo, ke similaĵon ni ne spertis dum multaj jardekoj, Estis blanka bonvenigo al la alvenantaj maristoj.

Nun jam pluvis plurajn tagojn, kaj apenaŭ videblas eĉ restaĵetoj de la neĝo. Mi havis hieraŭ okazon viziti la havenon, kiu bonvenigis vizitantojn por iom festi la malfermon. Sed estis griza tago, jam je la 15-a estis ne lume, kaj la haveno prezentiĝis kiel malseka, ankoraŭ iom senviva. En nova haveno ĉie regas novaj teĥnikaĵoj. Videblis havenaj lumoj, sed sen la etoso de la legendoj kaj la tradicia muziko pri marista kaj havena vivo:

[Ĉi tie mi origine metis instrumentan, saksofonan version de “Havenaj Lumoj”, sed ĝi estis poste forigita el YouTube. Do, mi proponas alian version, en la hispana lingvo: “Luces en el Puerto”. Por tiu muzikaĵo estas malebligo enmeti ĝin en alian retejon, do bonvolu iri tra ĉi tiu ligo por ĝui la kanton. Ne forgesu poste reveni ĉi tien.}

***

Anstataŭ prepari plenan fotan raporton, mi montras kelkajn okulumojn al la havenaj lampoj.

Preskaŭ sterila aspektis la nova haveno en la pluve griza tago. Ĝi funkciis nur unu semajnon, sed jam videblas stakoj da kofregoj (ISO-normigitaj transportujoj, ankaŭ nomataj ”konteneroj“), kiujn la modernaj gruoj rapide levas el la ŝipoj. – Jam ekmallumas je 15:46 (la fotilan horloĝon mi forgesis ĝustigi, ĝi ankoraŭ montras la horon laŭ somera tempo: 16:46). La horo videblas, en turnita spegula bildo, ankaŭ en la foto: la ruĝaj ciferetoj 15:45, sur unu grua ŝtaltrabo, estas fenestra reflektaĵo de aŭtobusa cifereca horloĝo.


Ho, salt, salt! Ne facilas foti tra fenestro de veturanta aŭtobuso. La fotilo svingiĝas en miaj manoj, kaj la longa ekspono tiel montras lampojn kiel lumstriojn, ne lumpunktojn. Nu bone, tio ebligas kontroli la fotilan montron de ekspondaŭro: ĝi indikas okonon da sekundo por ĉi tiu foto, kaj, iom grandigante la bildon, mi povas pene kalkuli ĉ. 11 lumpunktojn en iuj strioj. Unu punkton donas ĉiu alternaĵo de la 50-herca elektro, kaj tiel la intertempo de du punktoj estas centono da sekundo. Okono da sekundo egalas al 12.5 centonoj – mi konjektas, ke la fotilo sufiĉe ĝuste indikas la daŭron.

Por iom festi la novan havenon, oni aranĝis ankaŭ artfajradon. Mi aŭdis urbanon apude starantan murmuri “tiom da mono elspezata kaj ĵetata en la aeron”. Estis bela fajraĵo.

Skuiĝo de fotilo aldonis efektojn al la fajraĵoj: fakte ne tiel hokforme kurbis la raketaj fajreroj.

Eble poste mi havos okazon reveni en pli luma tempo. La nova haveno servas nur ŝipojn, kiuj transportas varojn, sed iuj el ili kunveturigas ankaŭ pasaĝerojn, kaj mi aŭdis ke tia vojaĝo estas agrabla travivaĵo. Eble mi iam provu tiel ŝipi al meza Eŭropo, por samtempe vidi la havenon Vuosaari en plena taglumo.

***

Dum la proksimaj tagoj estos pli malfacile eniri Finnlandon. Kvankam la lando estas Ŝengena, nun provizore (de la 24-a de novembro ĝis la 5-a de decembro) okazas kontrolado de pasaĝeroj ĉe ĉiuj limoj. La kaŭzo estas tio, ke la 4-an kaj 5-an de decembro okazos en Helsinki kunveno de la Organizaĵo por Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo, kiun partoprenos ministroj de eksterlandaj aferoj el la 56 membroŝtatoj. En la kunvenaj tagoj ankaŭ verŝajnas trafika malordo en Helsinki, ĉar la aŭtoj de la altaj delegitoj havos privilegiojn surstrate.