Antaŭ kelkaj horoj min surprizis rete dissendita mesaĝo: Humphrey Tonkin sepdekjariĝas hodiaŭ.

Koran gratulon, toston kaj ĉion bonan al vi, Humphrey!

Mia unua memoro pri li estas el la Universala Kongreso de 1969 (Helsinki, Finnlando). Tiam mi ne povis multe partopreni la diversajn programerojn de la kongreso, ĉar mi estis ĝenerala helpanto pri flankaj taskoj kaj ofte deĵoris en iu nepublika ĉambro. Tamen mi ja rimarkis lin – ĉu ĝuste en tiu jaro oni elektis lin prezidanto de TEJO? La unuafoje pozitiva impreso nur plifortiĝis dum la postaj jaroj: estis ĉiam interese kaj plezure aŭskulti lin aŭ legi liajn klarvidajn kaj klare prezentitajn argumentojn.

Kiam tia elokventa inteligentulo ĉeestas esperantistan kunvenon, oni ĉiam tre petas lin kontribui al la programo, eble eĉ troe kaj ĝene. Tiel ankaŭ mi, antaŭ jardekoj, kiam esperantistoj en Finnlando kunvenis en Kuhmo, petis lin partopreni kaj ion diri en kunsido de delegitoj de UEA. Li afable konsentis. Pri eminentulo (tiam prezidanto de UEA) oni kutimas diri, ke “li honoris la kunsidon per sia ĉeesto”, sed Humphrey ja ne nur honore ĉeestis, li improvizis entuziasmigan paroladeton al la delegitoj. Mi estis tiam ĈD, kaj sentis min mem ne tro kapabla fervorigi la ĉeestantaron. Ankoraŭ foje dankon por tiu helpo!

Unu arton mi volas tute speciale elstarigi ĉe Humphrey, ĉar mi mem estas ties granda ŝatanto kaj iam eĉ praktikanto. Li estas vere talenta aŭkciisto. En tiu arto kombiniĝas pano kaj cirkaj ludoj: monon eltikli el dubema publiko kaj samtempe ĝin amuzi. Tion li faras, klare kaj klere. – Bedaŭrinde, la esperantista publiko ne scias tre alte taksi eĉ siajn inkunablojn. Post dufoja klopodo, unue en Roterdamo, poste en Bjalistoko, eĉ ekzemplero de la pola Unua Libro ne rikoltis pli ol 3500 zlotojn (se mi ĝuste memoras; t.e. ĉ 850 eŭroj), sed pri tio kulpigu sin la aĉetantaro, ne la aŭkciestro, kiu lerte sukcesis iom post iom altigi la prezon.

* * *

Por elstarigi ankaŭ miajn proprajn meritojn, mi rakontu, kio okazis al mi dum la UK de 1969. Unu tagon mi plenumis tre diversajn taskojn, interalie kiel interpretisto esperanta-finna por la reĝisoro kaj aktoroj de la Internacia Arta Teatro kaj kiel provizora ŝoforo por Ivo Lapenna. Poste okazis iom da vorta skermado inter Lapenna kaj mi, ĉe restoracia tablo kun glasoj da trinkaĵo. Ĉeestis ankaŭ du aliaj kongresanoj, unu finno kaj unu dano, sed tiuj (saĝe) plejparte silentis.

Poste, samvespere, en kongreseja restoracio, mi sidiĝis ĉe tablo kie mi trovis aliajn ne tro maljun-aspektajn partoprenantojn de la kongreso. Mi ĉefe aŭskultis la babiladon, sed okaze diris, ke Ivo Lapenna hodiaŭ nomis min “la plej stulta homo en la mondo”. Nu, eble li estis dirinta “la plej stulta en Esperantujo”, mi ne plu memoras, sed tio ja estas la sama afero, ĉu ne?

Tiam iu apudulo komentis: “Sed Lapenna ja diras tiel pri ĉiuj!” Mi ne sciis, ĉu konsoli min per tiu diro, ĉu senti min ofendita pro tia disreviga mal-elstarigo. Post multjara cerbumado, mi konjektas, ke la interpreto disreviga estas la ĝusta. Tion fine konfirmis nia fama historiisto Ulrich Lins en la verko “Utila Estas Aliĝo” (p. 97). Li skribas pri Lapenna: “Liaj rebatoj estis tiel akraj, ke eĉ mediokruloj povis esti certaj pri ioma famiĝo...” Tamen ankoraŭ mordas min et-etaj duboj, ĉar la kerno de tiu frazo estas la vorto “mediokrulo”, kiu ne troviĝas eĉ en PIV, kaj mi eble ne ĝuste komprenis Ulriĥon.

Unu scieron mi aldonu, sed ĝi estas eble apokrifa, ĉar mi jam tre maljuniĝis post la 54-a UK kaj la homa memoro, vi scias... Dum la jaroj mi ĉiam neklare memoradis, ke tiu apudulo-komentinto aspektis simile al la hodiaŭa jubileulo, nur iomete pli juna. – Eble estas nur mia fantazia dezirpensado, ke eĉ du famuloj iam iel komentis pri aŭ al mi.