Unu tagon, vizitante mian naskiĝurbon Turku, mi tagmanĝis en la restoracio Kaskenahde. Tie speciale bongustas la fiŝaĵoj, kaj tiuj ankaŭ ĉi-foje allogis min. Post la manĝo mi estis plene kontenta. Sed ekster la restoracio, sur la trotuara flanko de la ŝtona barilo, mi hazarde rimarkis tabuletojn, kiujn mi antaŭe neniam atentis: Estis du bronzaj ŝildoj, neniel okulfrapaj: la patino estis dubekolora kaj la loko tro malalta por facile trafi miajn okulojn. La simplaj surskriboj memorigas pri detalo el la historio de scienco, kaj oni trovas tie eĉ aludon al la hebrea lingvo.

La teksto estas dulingva, finna kaj sveda, kaj la du lingvoj proponas iom diferencajn tekstojn. Mi kunmetas el tiuj jenan tradukon: “Ĉi tie, en domo numero 161 de la Monaĥeja Kvartalo, en la jaroj 1797–1814, estis la laboratorio de la fame konata finna ĥemiisto Johan Gadolin, profesoro en la antaŭa Åbo Akademi.” – [Tiu Å. A. ne estas la nuna universitato Åbo Akademi, kiu estas nur 90 jarojn aĝa. Temas ĉi tie pri la malnova Reĝa Akademio en Turku (= Åbo), kies moderna nomo estas Universitato de Helsinki.]

***

Kiel do fame konata? Nu, ekzistas unu ĥemia elemento, gadolinio, nomita laŭ li, kaj por tia honoro oni bezonas almenaŭ iom da konateco en la ĥemiistaj rondoj. Johano Gadolin (1760–1852) mem ne malkovris la elementon, oni eĉ ne trovis ĝin dum lia vivo. La unuaj signoj pri ĝia ekzisto estis linioj en spektro de la lumo eligata de certaj mineraloj en arda stato. Unu el la mineraloj estis jam antaŭe nomita gadolinito, kaj tiel transdoniĝis la familia nomo ankaŭ al la nova elemento gadolinio (numero 64 en la tabelo de ĥemiaj elementoj, simbolo Gd). La mineralo gadolinito eĉ ne enhavas gadolinion kiel esencan konsistaĵon, nur kiel malpuraĵon kun ete eta kvanto.

Gadolin estis lerta analizisto. Li studis interalie mineralojn el mino en Ytterby, vilaĝo en la insularo proksima al Stokholmo, la ĉefurbo de Svedujo. En 1789 li malkovris tie novan substancon, kiu fakte estis oksido de nekonata elemento, poste nomota itrio (latine yttrium). La elementon mem li ne sukcesis izoli, nur la oksidon, kaj pasis 39 jaroj antaŭ ol alia ĥemiisto apartigis la elementon mem. Oni tamen konsideras Gadolinon la unua analizinto de itrio.

***

La sveda vilaĝonomo Ytterby estas certe la plej fekunda fonto de nomoj por ĥemiaj elementoj, ĉar entute kvar kreiĝis el ĝi: itrio (Y, numero 39), terbio (Tb, 65), erbio (Er, 68) kaj iterbio (Yb, 70). Kaj tio ne estas la solaj elementoj unuafoje malkovritaj en mineraloj de la tiea mino: la aliaj estas skandio, tulio kaj holmio. Ĉiuj apartenas al grupo nomata termetaloj (ofte kun la preciziga epiteto maloftaj aŭ “raraj”).

***

Sed kiel tio rilatas al la hebrea lingvo? Jes, la nomon Gadolin unue alprenis al si Jakobo, la patra avo de Johano Gadolin. Jakobo estis pastro, kaj tiutempe necesis, ke klerulo havu ankaŭ nomon kiu atestas pri erudicio. Por tio konvenis precipe la klasikaj lingvoj de la eŭropa civilizo, la latina kaj la greka. Onidire la familiestro Jakobo konsideris (verŝajne laŭ la nomo de la bieno de lia deveno) unue la latinecan formon Magnulin (el la latina magnus = granda), sed poste elektis la hebrean samsignifan radikon gadol (la hebrea, ege deca elekto por klasikema religiulo, ĉu ne?), kaj eknomis sin Gadolin. Eble tio helpis ankaŭ lian filon, la patron de Johano, ĉar tiu poste iĝis profesoro kaj fine episkopo.

Tiel do nun gadolinio estas la unusola ĥemia elemento, kies internacia nomo havas hebrean radikon. Kaj Johano Gadolin estas unu el la malmultaj homoj, kiujn oni honoris per nomo de elemento, kaj fakte la sola kiu donis nomon al elemento nature trovebla. (Oni trovas en la literaturo ankaŭ indikojn, ke gadolinio venas de la mineralnomo gadolinito; tio povas esti vera, sed montras nur unu ŝtupon en la evoluo ekde Gadolin al gadolinio.)

***

baltajn haringojn, tiujn malmultekostajn fiŝetojn, kiujn finna proverbo priskribas “tro malgrandaj por Kristnaska festo”, sed la restoracio proponas ankaŭ aliajn fiŝojn, laŭ tio kion ŝance kaptis fiŝistoj. Okaze de via vizito (Fiŝ-restoracio Kaskenahde, Kaskenkatu 6a, Turku, Finnlando), rimarku do ankaŭ la tabuletojn ĉe la strato. – Bonvolu transdoni al la restoracia personaro saluton de (neregula, nekonata) kliento, kiu blogas en Esperanto.