Katalin Kovats verkis hodiaŭ interesan blogaĵon pri enketo proponata de EU. La Sekcio por Multlingveco en la Ĝenerala Direkcio pri Edukado kaj Kulturo de la EU-komisiono enketas pri tio, kiel moderna informa kaj komunika teĥniko kaj novaj medioj influas lernadon de lingvoj. Ne malinteresa temo.

Sed la ekfunkciigo mem de tia prilingva enketo montris, kiel la EU-instanco repondeca pri lingva politiko povas mem ĝisfunde ignori la lingvajn rajtojn. Eble mi eĉ ne bezonas uzi la esprimon “lingvaj rajtoj”, kiu povas soni patosa al iuj. Tute simple, la komisiona funkciulo ignoris kaj malrespektis tute elementan ĝentilecon, li ŝajne ne scias, kiel homoj kutimas respekteme, aferece komuniki kaj rilati unu al alia. Krome la plenumanto de la reta alvoko faris konsternan mispaŝon (tiun fiaskan eraron ĝi mem nomis “teĥnika miso”) publikigante milojn da privataj retadresoj de homoj, kiuj iam respondis konfidencan enketon de EU.

Hazarde okazis, ke ankaŭ mi jam hodiaŭ ion skribis pri la afero. Mi kopias ĉi sube la tekston, el la forumo soc.culture.esperanto. Mia mesaĝo estis respondo al Bertilo Wennergren, kiu jam antaŭe montris erarojn en la enketo mem kaj opiniis ĝin “ne aparte partopreninda”. Jen kion mi skribis:

La enketon akompanas diversaj aliaj fuŝoj. Ekzemple:

La mistera
"EAC-ICTLANG@ec.europa.eu" sendis inviton partopreni la enketon al granda grupo, verŝajne al adresoj de personoj, kiuj partoprenis iun retan enketon de EU pri lingvoj kaj tie donis sian retpoŝtan adreson. Mi ricevis mesaĝon, kiu malkaŝis adresojn de pli ol 3500 aliaj homoj. (Eĉ la plej teruraj spamistoj ne faras tian eraron.) En la listo mi rekonis plurajn nomojn, ankaŭ partoprenintojn en SCE. La alvoko kiun mi ricevis, estis skribita en ses lingvoj: franca, angla, hispana, finna, germana kaj greka.

Poste iu plendis al EU pri tia fuŝego, kaj oficisto de la EU-komisiono (Harald Hartung, Leiter des Referats Politik der Mehrsprachigkeit Europäische Kommission) sendis pardonpetan mesaĝon (en la germana, angla kaj franca; ĉi-foje sen videbla adreslisto), kaj zorgis konsili al la ricevantoj de la mesaĝo, ke tiuj ne respondu al la sendinta adreso kaj precipe ne “respondu al ĉiuj”, kio nur pli malbonigus la situacion. Li diris, ke estis “teĥnika miso”.

Nu, post tri tagoj venis nova mesaĝo kun la titolo “Recall: ICT Lang - Survey", kun nur ĉi tia unulingva mesaĝo: "EAC ICTLANG would like to recall the message, ‘ICT Lang - Survey’.” Ĉi tiu mesaĝo, ree, havis la longan liston de adresoj videblan al ĉiuj. - Mi ne tute malbone komprenas la anglan lingvon, sed tiu mesaĝo (ankaŭ enhave) restas al mi enigma: kion fakte signifu la vorto “recall” en ĉi mistera cirkulero (sendita de iu kiu ŝajnas malkompetenta pri ĉio)?

Tiun duafojan mesaĝon ĝis nun sekvis nenia pardonpeto.

Ĉion ĉi, kaj la “teĥnikajn misojn” kaj la strangan elekton de lingvoj sukcesis fari instanco, kiu – se konjekti el ĝia nomo – zorgas pri politiko de multlingveco en EU kaj agas sur plej alta nivelo (la komisiono) de la maŝinaro de la Unio! – La enketon mem ŝajnas plenumi iu lernejo en Grekujo.

Mi aldonas, kion mi ĵus skribis sub la blogaĵo de Katalin:

“La originalan elekton de lingvoj en la enketo eblas teorie rebati dirante, ke oni konscie elektis ĝuste tian celgrupon: kelkajn grandajn lingvojn, kelkajn negrandajn, aŭ ion similan. Sed mi opinias, ke la komisionaj gravuloj vere montris sian lupan felon per la postaj, ne tiom facile rimarkeblaj agoj: Al la ricevintoj de la seslingva alvoko ili poste sendis la pardonpeton nur en la tri grandaj lingvoj, kaj la finan readmonon (kion ajn ĝi signifis) nur en unu lingvo. Kaj tiel agas niaj plej altaj respondeculoj pri lingva politiko!”

***

Se vi tamen volas partopreni la enketon, jen ĝia adreso: www.ea.gr/ep/survey