Mi trovis paperfolion, kun du versaĵoj en Esperanto. Estas malnova karbopapera kopio de tajpaĵo farita de Joh. Edv. Leppäkoski (1901–1984), kiun oni plej bone konas kiel la tradukinton de Kalevala. Post la morto de Leppäkoski, liaj heredantoj transdonis liajn esperantaĵojn al Esperanto-Asocio de Finnlando. Mi tiam iom ordigis la paperamason, kaj ĉi tiu kopio restis ĉe mi, dum la originalan maŝinskribaĵon mi transdonis al la arkivo de EAF.

Ambaŭ poemoj estas tradukoj el famaj finnaj aŭtoroj, kaj ambaŭ tekstoj estas ankaŭ komponitaj. Unu el ili estas tre populara kaj amata kanto:

La poemon Feliĉuloj de Aleksis Kivi komponis Oskar Merikanto. La alia, Kanto de najtingalo de V. A. Koskenniemi, ne estas same fama: ĝin muzikigis Hector, kiu ankaŭ aldonis plian tekston al la originalo. – La strofojn de Kivi mi intime konas pro tio, ke mi mem junaĝe esperantigis ilin, en formo neniam publikigita.

Jen la kantoj, kun bildoj de la iom flaviĝinta karba kopio.

* * *

Feliĉuloj

Verkis: Aleksis Kivi
Tradukis: Joh. Edv. Leppäkoski
Komponis: Oskari Merikanto




Heliĝas en nord’ horizonto,
la sun’ oriente sin levas,
foriĝas matena nebul’,
dum vento el nordo blovas,
dum nokt’ estas for’
dum brilas somera mateno
kaj sonas de birdoj kant’.


Sur pinton de alta monteto
en freŝa fruvento mi iras
kaj tie renkontas mi ŝin,
l’ estrinon de mia koro,
dum nokt’ estas for,
dum brilas somera mateno
kaj sonas de birdoj kant’.

Kun mia knabin’ mi jen staras,
la buklojn zefiro flirtigas
kaj kvazaŭ flustrado de am’
eterna en valoj himnas,
dum nokt’ estas for,
dum brilas somera mateno
kaj sonas de birdoj kant’.

La originalo havas kvin strofojn. Vi povas aŭdi la kanton kun la melodio de O. Merikanto, en la finna, ekzemple ĉi tie:

1. arkiva registraĵo de la Finna Radiofonio, kantas Georg Malmstén en 1930

Tenoras Mika Pohjonen, pianas Jouni Somero


* * *

Kanto de najtingalo.

Verkis: V. A. Koskenniemi
Tradukis: Joh. Edv. Leppäkoski
El la kolekto: ”Uusia runoja” = “Novaj poemoj”, paĝo 133.




Konversaci’ ekmortis sur verando
kaj ĉiu restis kvazaŭ en solec’:
en nokto, sub krepuska rando
ekkantis najtingal’ en mallumec’.


Eksentis ĉiu, ke la birdo trili
deziris sole al li, nur al li.
Distancoj plilongiĝis inter ili,
pliproksimiĝis ĉiu mem al si.

ogg-forma registraĵo en la finna Vikipedio

* * *

Mi aŭdacas ĉi tiel (duon)publikigi la tradukojn, ĉar ili estas bonaj kaj meritas esti konataj. La paperforlioj ankaŭ ŝajnas netskribitaj, finitaj laboraĵoj. Mi ne scias, ĉu la tradukoj jam ie aperis pli frue.