Mi hontas konfesi, ke mi tre malbone konas la multajn muzeojn en la regiono, kie mi loĝas. Mi neniam vizitis ekzemple la Domon de la Ĉefŝprucigisto, la Havenan Glacirompilon Turso, la Tramo-muzeon aŭ la Laboristan Loĝejon. Mi ĵus legis la nomojn, inter multaj aliaj tute nekonataj, en listo de lokaj vidindaĵoj. Mi verŝajne vizitis pli multajn muzeojn eksterlande ol en urboj proksimaj al mia hejmo. Ĉu hontinde, ĉu nur prudenta rilatado al polvokovritaj restaĵoj?

Antaŭ kelkaj tagoj mi afiŝis ĉi tie fotojn pri muzea strato, kiun mi okaze trairis. Nun mi decidis eniri proksiman domon kun alia vidindaĵo: la Muzeo “Arppeanum” de la Universitato de Helsinki. Mi scivolas, ĉu tie troveblas pliaj informoj aŭ io konkreta pri la ĥemiisto Johan Gadolin, kiu profesoris antaŭ 200 jaroj en la universitato, tiam en alia urbo.

Supreniri sur fero

La muzea domo aĝas preskaŭ 150 jarojn (finpretiĝis 1869), kaj eĉ la kostruaĵo estas interesa. Mi legis, ke en la kelo de la domo estas puto, fosita por provizi la ĥemian laboratorion per abunda akvo. Poste montriĝis, ke la ĥemiistoj bezonis tiom da akvo, ke la puto neniel sufiĉis kaj ĝi restis neuzata.

Dum grimpado al supraj etaĝoj aŭdeblis iom nekutima sono sub la piedpaŝoj kaj videblis ŝtuparo kun neordinara, fera aspekto. Kutime, similaj kaj samaĝaj domoj havas ŝtupojn ŝtonajn, eble jam ete eluzitajn pro konsumanta paŝado. Arppeanum havas ŝtuparon, kies skeleto, la portanta strukturo, estas gisa, la ŝtupaj kaj etaĝaj platoj estas ŝtalaj. Mi ne scias pri alia domo en la urbo kun simile konstruita ŝtuparo.

Evidentiĝis, ke mi estas la sola vizitanto en la tuta trietaĝa muzeo. La biletistino diris, ke unuopaj vizitantoj estas maloftaj, sed oftas grupoj, kiuj antaŭmendas gvidadon por rondirado tra la muzeo. Nun tamen neniu grupo estis tie, kaj mi tute sola spektadis pompajn portretojn de imperiestroj en oraj kadroj, specimenojn pri miloj da mineraloj, ekipaĵon uzitan en malnovaj psikiatriaj malsanulejoj (“frenezulejoj”), historiajn instrumentojn de fizikistoj, kuracistoj kaj dentistoj, la fondan akton (1640) de la Universitato, kaj multon kion ne plu eblas memori.

Komputi per birdokesto

Mi komencis la rondiradon ekde la plej supra etaĝo, kaj tie unue trafis ĉambron pri studenta vivo kaj studentaj organizaĵoj dum la jarcentoj.

Estis ankaŭ veraj malnovaĵoj, sed la ĉi-apude bildigita angulo ne estas pramalnova: La komputilo pruvas, ke temas pri fino de la 1980-jaroj (Macintosh SE/30 estis eldonita en 1987) . La ruĝa, blankakapa termoso estas klasika finna modelo. Ĝi originis jam antaŭ la lasta mondmilito, sed similaj estas plu produktataj por nostalgiemaj aĉetantoj. La grandtitola libro nomiĝas “Eks pri profesoroj!”. Tio ne ŝajnas aparteni al la samaj jaroj kiel la komputilo, sed memorigas pri okazintaĵoj 20 jarojn pli malnovaj, kaj la libro fakte aperis jam en 1968, jaro pli tumulta en la universitata historio. Malfermita sur la tablo estas universitata lernolibro pri historio de la literatura finna lingvo.

Mi iam uzis similan komputilon, aŭ eble tio estis iu alia en la serio de proksimume similaj “birdokestoj” de Apple. Poste mi akiris (nur en laborejo – la maŝinoj estis nekredeble multekostaj kompare kun nunaj komputiloj) ankaŭ la pli grandan modelon Macintosh II, kiu tiam ŝajnis la absoluta pinto de oportuna uzeblo. Nun jam preskaŭ 20 jarojn mi vivis en la pli disvastiĝinta Mikrosofta medio, sed mi plu opinias, ke Vindozo eĉ ĝis nun ne atingis la plenan oportunon kaj komforton de la tiamaj Makintoŝoj. Kiel funkcias la modernaj Pom-komputiloj, tion mi povas nur imagi.

Diskriminacii per fremda lingvo

Ankaŭ alia ekzemplo tute ne malnova kaptis mian atenton, kaj ĝi havas lingvan krom-aspekton. Ĝi rakontas pri tio, ke la Studentaro aktivis kaj aktivas komerce kaj tiel havigas monon por sia agado. La Studenta Korporacio de la universitato havas grandajn nemoveblaĵon en la urbocentro kaj ricevas enspezojn ankaŭ el profito de kompanioj, kiujn ĝi posedas. Ĝis antaŭ ne longe apartenis al tiuj vojaĝagentejo, kiu celas precipe studentojn kaj aliajn junulojn. La bildo montras afiŝon el ties reklama kampanjo antaŭ pluraj jaroj.

La kampanjaj afiŝoj estis stile similaj, kaj ĉiuj havis anglalingvajn sloganojn, el kiuj unu troviĝas en la foto: “At 33 these will be the only blowjobs you’ll get”. Alia ekzemplo pri tia frapfrazo: “It’s not the world getting smaller. It’s your ass getting bigger”. La kerno de la mesaĝoj estis “Vojaĝu dum vi estas sufiĉe juna”, kaj aparte estis menciitaj aĝlimoj de 26 kaj 33 jaroj.

Ne estis surprize, ke unu indigna civitano plendis pri la afiŝoj ĉe la Konsilantaro pri Etiko en Reklamado. La plendinto havis du kritikojn: la kampanjo diskriminacias homojn laŭ aĝo, kaj la tekstoj estas malbonmoraj kaj kontraŭas internaciajn gvidliniojn pri akceptebla reklamado. Aŭdinte ankaŭ la argumentojn de la firmao, la Konsilantaro konstatis, ke pluraj esprimoj estis malestimaj pri pli aĝaj homoj kaj ke la stilo de la tekstoj estis subnorma. Ĝi tamen malakceptis la plendon, ĉar la aĝlimoj baziĝis sur la tiamaj reguloj pri junularaj kaj studentaj rabatoj de flugkompanioj, kaj ĉar la kampanjo estis intencita al junaj homoj kaj celis instigi tiujn al vojaĝado.

Nu, malgravaĵo, sed mi demandas: Kiom rolis en ĉi ĉio, en la decido tiel kampanji kaj en la decido de la konsilantaro, ke la frazoj uzataj estis anglalingvaj. Fremda lingvo efektive malintensigas kaj neŭtraligas la uzatajn vortojn. – Sed, tute ĝenerale: kial ne utiligi en reklamafiŝo tiajn simplajn aferojn, pri kies signifo eĉ la parlamento de Usono intense diskutis antaŭ 10 jaroj.

***

Ho ve, mi eniris por trovi ion pri Gadolin, kaj nun jam kroĉiĝis al detaloj en la unua ĉambro!