Kiel oni povas legi en la blogo de Ipernity, la tuta retejo baldaŭ malaperos.

Kia perdo! Ipernity estis, ekde sia komenco,relative populara inter Esperantistoj. Ankaŭ mi lernis uzi la retejon ne nur por mia propra fotaro kaj artikoloj, sed ankaŭ kiel minejon de plej diversa interesa materialo fakta kaj fantazia: bildoj, aŭdvidaĵoj, tekstoj...

Mi esperas, ke la esperantistoj, kiuj deponis ĉi tie multon, zorgos pri transmeto de siaj valoraj posedaĵoj en aliajn retejojn. Estos granda laboro. Ni esperu, ke la Ipernity-teamo helpos en tio pli bone ol tion faris Google, kiam tiu malfondis la servon Panoramio, kiu ĉesis funkcii antaŭ unu monato.

Nun restas al ni la tasko serĉi alian similan servon aŭ eble plurajn servojn, por funkcii kiel Ipernity sed esperebla pli longe, kaj forporti tien ĉion konservindan el ĉi tiu retejo.

Aŭ ĉu ankoraŭ restas guteto da espero pri saviĝo?