UK Roterdamo 2008

Inter viaj albumoj

Iloj


Gravulo

Unu semajnon mi ĉiutage preterpasis la gravulon, sed ial mi ankoraŭ ne scias, kiu li estas.

Ĉu KEF en 2009?

Mi esperas, ke la Kultura Esperanto-Festivalo sukcesos en 2009. Ĉi-jare estis nuligita.

Einstein ja malpravas

Sur unu kongreseja anonctabulo pendis multobligaĵo kun ĉ. 10 densaj paĝoj da teksto. Ŝajnas nerefutebla pruvo (aŭ eble nur enhavtabelo de pruvo) pri fundamentaj eraroj en la relativecaj teorioj. Io por profunda studo?

Ne nur libroj en la aŭkcio

Ankaŭ granda foto pri iama kongresanaro kaj aliaj intresaĵoj atendis aĉetantojn. Unu pecon la aŭkcianto rifuzis montri antaŭ si al la publiko, ĉar li sciis, ke la ĉeestantaro eternigus la vidon per kelkdeko da fotiloj: estis ĉemizo kun la pruda teksto: “Mi ne longe penis”.

Caveat emptor

Sin gardu la aĉetonto! La aŭkciaĵoj estis videblaj sur la tablo nur nemultajn minutojn antaŭ la vendado.

Unua Libro

Jen, meze, la plej valora aŭkciaĵo. Ĉi tiu griza presaĵeto estas la pola (t.e la dua post la rusa) versio de la Unua Libro (1887). Humphrey Tonkin, la aŭkciestro, tute saĝe, ne konsentis vendi ĝin al kongresano, kiu proponis 500 eŭrojn. Pri tia vendotaĵo devas esti sufiĉe vasta antaŭreklamo, por allogi pli da interesitoj.

Unua Libro

“Aby język stał się powszechnym, nie wystarcza nazwać go takim.” La polan Unuan Libron la cara cenzuro permesis 49 tagojn post la aprobo donita al la unua Unua, la rusa.

Aŭkcio

Humphrey Tonkin ekscitas la monhavantojn.

Publika

En la Urba Biblioteko de Roterdamo estis bone aranĝita montroŝranko pri Esperanto kaj pri la centjara UEA.
61 eroj entute