Turku prezentas la lingvon

Inter viaj albumoj

Iloj


Esperantaj romanoj

Sur la bretorandoj mi legas: “Esperanta poezio”, “Esperantaj dramoj”, “Esperanta romanoj”, “Esperanta nefikcio”. Ne tre ampleksa kolekto, sed, se kompari kun aliaj bibliotekoj en la lando, la biblioteko en Turku estas escepte bone provizita. Mi rekomendas al alilokanoj utiligi la kolekton per interbibliotekaj pruntoj. – En la plej multaj bibliotekoj de Finnlando, se ili entute havas ion en aŭ pri Esperanto, troveblas nur lernolibro aŭ vortaro.

Ludovikitaĵoj

Sur malsupra breto paradas libroj el la serio Iam Kompletigota Plena Verkaro de L. L. Zamenhof, redaktita de Itō Kanzi, alinome Ludovikito. Ankaŭ mi posedas pli-malpi la samajn librojn, sed same kiel la biblioteko, ankaŭ mi neniam povis havigi al mi la kompletan 43-voluman serion de Ludovikitaĵoj.

“Fremdlingva belliteraturo”

Esperanto troviĝas fine de la listo pri fremdlingva literaturo, post “aliaj lingvoj”.

Ornamo

La ornamo ripetiĝas sur muroj en la dua etaĝo.

Vido trans la Aŭra rivero

De sur la ĉefpordo de la malnova biblioteko videblas la katedralo sur la alia flanko de la rivero.
23 eroj entute