Iloj


Ledumoj

Marĉa ledumo (Ledum palustre) apartenas al la familio erikacoj, kaj tiel estas parenca ekz. al rododendroj. Rododendron oni iam nomas montorozo. Mi opinias, ke marĉa rozo estus taŭga nomo por la blankaflora, kapturne odoranta ledumo.

Blanke punktita marĉo

Ledumoj kaj lanherboj, ambaŭ same blankaj, videblas eĉ en la krepusko de la rapide pasanta somera nokto.

Marĉaj rubusoj

Jam forvelkis la floroj de preskaŭ ĉiuj marĉaj rubusoj (kamemoroj, Rubus chamaemorus), ĉi tie jam en la postflora fazo. Ankoraŭ tamen ne videblas la oranĝkoloraj beroj. Oni revenu kolekti tiujn malfrusomere.

Lasta floranto

Unu sola floranta marĉa rubuso ankoraŭ montris siajn petalojn la 14-an de junio. Ĉu kulo sidas sur unu petalo?

Senarba

Partoj de la marĉo estas tro malsekaj por arboj. Nur musko kaj herboj regas tie.

Marĉa trifolio

Menyanthes trifoliata. Ĉi tiu ekzemplero havas nur etan floraron.

Geranio arbara

La floroj de geranio arbara (Geranium sylvaticum) aperas kun tre variaj koloroj ekde preskaŭ pure blankaj ĝis ruĝaj kaj violaj.

Beroj por sciuroj?

Majantemo (Maianthemum bifolium), kun blankaj floroj kaj ruĝaj beretoj nemanĝeblaj, estas nomata sciur-bero en la finna (oravanmarja) kaj la sveda lingvoj. Tiu nomo plaĉas al mi pli ol la neniondira majantemo aŭ la parencon montranta konvalo senodora . La scienca nomo signifas simple “majfloro dufolia”. La herbeto kreskas 5- ĝis 20-centimetra kaj estas iom varie klasata de botanikistoj: iam ĝi estis metita en la lilian familion, nun oni trovas ĝin en familioj konvala aŭ asparaga aŭ ruska (tiun lastan mi nen…

Ripozejo

Arbara benko inter arboradikoj, kiuj laŭiras la ŝtonan surfacon serĉante pli nutrodonan lokon.
21 eroj entute