Iloj


27 Majo 2011

Jam preskaŭ plenverdas. – 27 Majo 2011, 12:02

9 Junio 2011

9 Junio 2011, 13:56

5 Julio 2011

Jam floras rozoj kaj spireoj. – 5 Julio 2011, 9:07

17 Julio 2011

Jam pasis la somermezo, ĉio intense kaj malhele verdas. – 17 Julio 2011, 18:44

21 Aŭgusto 2011

Jam ne floras la blankaj spireoj sed maturiĝas rozofruktoj kaj plu aperas aliaj floroj. – 21 Aŭgusto 2011, 12:37

31 Aŭgusto 2011

La suno ĉiam pli frue subiras trans la horizonton. – 31 Aŭgusto 2011, 20:03 (sunsubiro 19:32)

10 Septembro 2011

En Septembro oni jam vidas flavon sur la herbejo: komencas defali la folioj de betuloj. Sed ankoraŭ regas la verdo. – 10 Septembro 2011, h. 14:30.

25 Septembro 2011

Iom post iom la flavo komencas regi. Antaŭ ne longe pasis la tagnoktegaliĝo: jam nokto estas pli longa ol tago. – 25 Septembro 2011, h. 13:39

26 Septembro 2011

Estis varma aŭtuno, sed la arboj scias el kelkmiljara sperto, ke la longiĝo de la noktoj signifas nepran neceson sin prepari por vintro. Flavo kaj bruno disvastiĝas. – 26 Septembro 2011, 13:54
27 eroj entute