Savitaj el Panoramio

Inter viaj albumoj

Iloj


Kaŝita vojo al kaŝa budo

Traba vojeto kondukas al gvatejo, kie oni povas kaŝe observi birdojn. Sekaj branĉoj starigitaj ĉe la vojeto iom kamuflas la alvenantojn.

Korpa kulturo

Homfiguroj de Veijo Rönkkönen gimnastikas en la Parko de Statuoj, Parikkala, Finnlando. En la somero de 2010 la loko estis ankoraŭ libere vizitebla, sed la estonteco ne estas certa. La skulptisto-parkoposedanto mortis antaŭ kelkaj monatoj.

La bastonrompanto akiras forton el ŝlimo

"Kepimurdja" (la bastonrompanto) de Juhan Raudsepp simbolas la kuracan forton de la ŝlimo en Haapsalu. Ĉe la margolfeto Väike viik, apud la hotelo-banejo Laine.

La domo de Anni Blomqvist

En ĉi tiu domo loĝis la verkistino Anni Blomqvist, kiu priskribis la malfacilan vivon de fiŝistoj en la fora insularo. Ŝi mem travivis spertojn similajn kiel la homoj en ŝiaj romanoj: dum fiŝkapta marveturo dronis ŝiaj edzo kaj filo, kaj iliaj korpoj estis neniam trovitaj. Poste similan sorton havis la alia el ŝiaj du filoj, sed ties korpon oni trovis post longa tempo, kaj li nun kuŝas en tombejo de Vårdö. La plej fama romanserio de Blomqvist rakontas la vivon de Maja el la Insuleto de Ŝtormoj en la 19-a j…

La golfeto Väike viik post sunsubiro en Aŭgusto

La golfeto Väike viik post sunsubiro en Aŭgusto. (Haapsalu, Estonujo)

Jokohama haveno

Vido el la Simbola Turo de Jokohamo, 274 metrojn super la marnivelo. La kongresejo de UK 2007 videblas maldekstre ĉe la maro.

Gimnastikejo en arbaro

Skulptoarto de Veijo Rönkkönen plenigas la ĝardenon kaj arbaron ĉirkaŭ lia domo en Parikkala, Finnlando.

Espoo malnova stacidomo

En la domo funkciis la fervoja stacio de Espoo 1903–1981. La konstrustilo estas tipa al lignaj stacidomoj de la epoko. Nun la biletvendejo situas super la reloj, je kelkcent metroj okcidente.

La Kruco de Vojaĝanto

La kruco anoncas al lagovoja alvenanto, ke li proksimiĝas al monaĥejo.
60 eroj entute