Savitaj el Panoramio

Inter viaj albumoj

Iloj


Fervoja stacio, Parikkala

La stacidomo de Parikkala en Sudorienta Finnlando, ĉe krucpunkto de fervojoj al Helsinki, Joensuu kaj Savonlinna.

Fostulino

Arto en urbo: skulptaĵo fiksita sur lampfosto. – Unu el la serio ”Ilmestys” (’Aperaĵo’) de Pekka Kauhanen. (Espoo, Finnlando)

Fervojo dormanta

Iom post iom arbustoj kaj arbetoj kovras la fervojon ĉe la iama stacio Vääkiö en Suomussalmi. Ĉia trafiko estis finita en 2004 kaj la stacio estis formale malfondita en 2005, post preskaŭ 50-jara servado. – Oni ankoraŭ havas espereton, ke la fervojo iam ree funkcios, ekzemple por servi novajn minejojn en la regiono.

Ĝardeno de Virina Instituto

En la ĝardeno de la japana Nacia Centro por Virina Edukado en Ranzan (Konferencejo de ILEI, 2007).

Fervoja stacio

La stacidomo en Herzberg am Harz, Malsupra Saksujo, Germanujo.

Imperiestrino gardas ŝtuparon

Marija Aleksandrovna, la edzino de imperiestro Aleksandro II de Rusujo gardas la ŝtuparon al la urbodomo de Mariehamn. La urbo, fondita en 1861, estas nomita omaĝe al la car-edzino.

Jaĥta Klubo

La Malnova Jaĥta Klubo en Haapsalu, haveno Veskiviigi.

Juessee kun Harc-montaro en la fono

Meze de la Esperanto-urbo Herzberg am Harz, en la karsta tereno, situas la idilia lago Juessee. Dekstre sur la kontraŭa bordo videblas liberaera banejo. Super la horizonto konture leviĝas la Harc-montaro.

Kamparo en urbo

Serena tago somera meze de Espoo, urbo de 250 000 loĝantoj. Ne tre facilas trovi ĉi tie lokon tiom kamparecan, ĉar ĉiuflanke troviĝas pli-malpli dense loĝataj urbopartoj. La kampoj en la bildo estas ankoraŭ kulturataj, kio estas escepta stato en la urba ĉirkaŭaĵo. – Bedaŭrinde, mi jam vidas grandan vojon skize desegnitan ĉi-loke sur iuj mapoj. Ĉu eblas forturni tian evoluon kaj konservi la pejzaĝon?
60 eroj entute