Savitaj el Panoramio

Inter viaj albumoj

Iloj


Mykkiinkivet – migroŝtonegoj

Glacia tavolego iam kovris grandan parton de Eŭropo. Ĝi estis kilometrojn dika kaj moviĝante disŝiris pecegojn el la baza roko, transportis tiujn kaj fine metis ilin pli-malpli hazarde, eĉ en treege foraj lokoj. Ĉi tiuj ŝtonegoj estas grandaj kiel du-tri-etaĝa domo, kaj pluraj amasiĝis en arbaro, unu apud alia. Laŭ loka legendo jarcentojn aĝa, vilaĝanoj kaŝis sin inter la ŝtonegoj dum militaj jaroj. – Vilaĝo Kesusmaa en Parikkala, sudorienta Finnlando.

400 kV

La 400-kilovolta lineo provizas la regionon de Helsinki per elektro produktita en grandaj centraloj ekster la urbo. La tri atentokaptaj fostoj, blue farbitaj kaj nomataj "La Blu-gruoj", situas ĉe kruciĝo de ĉefvojoj kaj bone videblas al ĉiuj flankoj.

Arbaro de Zamenhof

Ĉi tie estas arboj, kiujn vizitantoj nomis laŭ sia devenlando, kaj eĉ eta budo nomata "CO" (la ĝenerala direktoro de UEA ja iam vizitis la lokon).

Arto sub vojo

Eĉ ĉi tie, for de urba bruo, en subvoja pasejo arbara, aktivis farbuloj kies kreaĵoj kutime aperas en pli publikaj lokoj. Eble ili nur volis trejni sin por poste transiri al produktado pli videbla.

Atendante pramon

Atendante pramon por transiri la lagokolon Vekaransalmi en Sulkava, Finnlando.

Atentu, boacoj survoje!

Ĉi tie komenciĝas la "boaca regiono", kiu ampleksas la tutan nordan trionon de Finnlando. La duonsovaĝaj bestoj povas tie paŝti sin kie ajn kaj ankaŭ iradi sur aŭtovojoj.

Biblioteko

La Urba Biblioteko de Somero posedas iom vastan kolekton de esperanta literaturo, sed ĝi estas plejparte metita en fermitan stokejon kaj oni devas aparte peti vidi ĝin.

Birdobserva turo

Birdobserva turo donas bonan vidon al la malsekejo Siikalahti, kiu naskiĝis pro malaltigo de akvonivelo en iama granda lago. Nun la tereno estas unu el la plej birdoriĉaj lokoj en Finnlando.

Fervoja stacio Ekenäs

La fervoja stacio en Ekenäs (finne: Tammisaari) iam havis ankaŭ aliajn trakojn, sed nun nur unu. La biletvendejo estis fine fermita en 2008. Nun, en 2010, ĉiutage haltas tie 14 trajnoj inter la urboj Karis (Karjaa) kaj Hanko (Hangö). Ŝajnas, ke la stacidomo tamen konserviĝos, ĉar oni riparas kaj farbas ĝin.
60 eroj entute