Savitaj el Panoramio

Inter viaj albumoj

Iloj


Suurvuoren kota

Kabano por naturmigrantoj enParikkala, sudorienta Finnlando.

Tombaro de falintaj soldatoj

Tomboj de soldatoj mortintaj en 1939-1944. La tombaro estas lumigita kaj ĉiu mortinto havas almenaŭ unu brulantan kandelon. La piceo portas kristnaskajn lumojn. (25 Decembro 2009, tombejo ĉe la katedralo de Espoo, Finnlando)

Vido al la Velfa kastelo

Alklaku por aldoni priskribon

Trankvila fluo urbomeza

La Aŭra rivero (Aurajoki) en Turku, Finnlando. Kiel konate, ĝi dividas la urbon: estas la "ĉi-flanka" kaj la "aliflanka" partoj, sed oni malkonsentas, kiu flanko estas la "alia", kiu la "ĉi-a". – Super arboj videblas la pinto de la katedrala turo.

Vido super la Esperanto-urbo

Herzberg am Harz, vidita el la turo de la Welf-kastelo. En la fono videblas Harc-montaro.

Vilaĝa muzeo

Ĉi tiu eta muzeo, iam la unua lernejo de la vilaĝo Metsäkylä, prezentas plej diversajn objektojn: malnovajn terkulturajn laborilojn, lernejajn bildtabulojn, radioaparaton de oceanvojaĝa ŝipo...

Vintra vespero ĉe aĉetocentro

Frosta vespero en Februaro 2009 apud la aĉetocentro Entresse en Espoo. La domo tiam estis tute nova, la butikoj funkciis nur kelkajn monatojn. Sur la duonpreta strato antau la domo ankoraŭ videblas konstrumaŝinoj

La pino de Koisjärvi

Laŭdire, ĉi tiu pino, kiam ĝi estis 60 jarojn pli juna, servis kiel modelo por artisto P. U. Helle, kiu desegnis novajn monerojn por la Banko de Finnlando. Ĝi aperis sur moneroj ekde 1952 ĝis 1990.

Arbar-bar

Eĉ ĉe la vilaĝa ĉiovendejeto oni vidas spuron pri la internacia lingvo: la kafejo en la Arbara Vilaĝo estas titolita "arbar-bar" (en ŝildo nebone videbla super la maldekstra fenestro).
60 eroj entute