Savitaj el Panoramio

Inter viaj albumoj

Iloj


Rivereto Jaatilanjoki

La rivereto fluas tra kampara pejzaĝo kaj fine al lago Kirkkojärvi, tra la centro de urbo Somero en Finnlando.

Ŝafoj apud kastela golfeto

Vidataj de supre sur kastela muro, la ŝafoj trans la golfeto ŝajnas blankaj makuloj sur la verda herbejo. (Vido de la Kastelo de Kastelholm, en Sund, Alando)

Serena birdejo

Bovinoj paŝtiĝas sur borda herbejo ĉe la margolfeto Laajalahti. La loko estas ankaŭ paradizo por birdoj, kvankam ĝi situas tute proksime al Otaniemi, la Finnlanda centro por alta teknologio. – Fotita de observa turo por birdoamantoj.

Serena lago

Ŝipeto sur somere serena lago Juojärvi proksime al la Monaĥejo Valamo en Finnlando.

Sinappi

Sinappi, eklezia kursejo-kunvenejo de la paroĥoj en Turku.

Soininmäen kota

Kabano por preterpasantoj ĉe longa migrado-pado en arbaro. Antaŭe ĉi tie estis homa loĝejo, pri kio atestas kreskaĵoj restantaj el la iama ĝardeno. Nun jam antaŭ longe malaperis aliaj postsignoj pri homa aktiveco kaj la lokon ĉirkaŭas densa arbaro. – La arbara pado estas parto de la tra-Eŭropa longadistanca migrovojo numero E10.

Sunsubiro sur tombejo

Lasta sunbrilo de vintra tago en la Kapela Tombejo de Espoo. Estas la 25-a de Januaro, 14 minutojn antaŭ la astronomia sunsubiro. Neĝo abundis en tiu jaro.

Sur la balkono de Anni Blomqvist

La fotinto staris sur la balkono de la domo de verkistino Anni Blomqvist. Ŝi loĝis tra sia tuta vivo ĉi tie en fora insularo de Alando. Lerninta nur kvar jarojn en popola lernejo, ŝi tamen iĝis populara aŭtoro pri la malfacilan vivo de fiŝistoj en la insularo. Ŝia unua libro aperis, kiam ŝi estis 57-jara, kvin jarojn post kiam ŝia edzo kaj filo pereis en ŝtormo dum fiŝkaptado. – Sur la korto videblas parto de E-grupo, kiun interese gvidis alia verkistino, aŭtoro de biografio pri A. B.

Sur la tegmento de la Memregada Domo

Ĉi tiu foto estas vido norden sur la tegmento de la Memregada Domo en Mariehamn, la ĉefurbo de Alando. Dekstre videblas la orienta haveno de la urbo. En la domo (nevidebla, ĉar sub la fotinto) kunsidas la parlamento de la aŭtonoma Alando kaj laboras ĝia registaro
60 eroj entute