Savitaj el Panoramio

Inter viaj albumoj

Iloj


Malnovtipa ŝipo sur lago Asinoko

La kratera ago Aŝi aŭ Aŝinoko (Asi-no-ko, lago de kanoj) en Hakone estas konata pro naturbelo.

Memore al viktimoj de nuklea radiado

Detalo el monumento al viktimoj de radioaktivaj katastrofoj: Ĉernobyl', Semipalatinsk, Kombinat "Majak", Tockaja, Novaja Zemlja... (en Joŝkar Ola, ĉefurbo de Mariujo)

Monumento al Joachim Gießner

Ĉe la fervoja stacio de Herzberg am Harz, la Esperanto-urbo, situas monumento omaĝe al Joachim Gießner, fervojisto kaj aktivulo por la internacia lingvo.

Mössenkärr

Ĉi tiu arbara lageto en la Centra Parko de Espoo estas duone marĉo, sed ĝuste la marĉaj lokoj donas bonajn nestejojn por anasoj.

Niskalampi

Iam estis muelejo ĉi tie ĉe la forfluejo de lago Niskalampi.

Patrino-protektanto

La monumento de protektanta patrino proksime al la urbomezo de Ĉeboksari. La plej alta domo en la fono estas la sidejo de la registaro de la Ĉuvaŝa Respubliko.

Pentrinda strateto

La strato Prosta en Bjalistoko, proksime al la Teknika Universitato.

Ponto trans eta markolo

Ponto inter la du insuloj Simskäla Orienta kaj Okcidenta. (Nordo de la komunumo Vårdö en Alando)

Rekte en tunelon

Vido okcidenten de la fervoja stacio Espoo. Tuj post la stacio, voje al Karis kaj Turku, trajnoj eniras 99-metran tunelon konstruitan en 1966. La tunelo estas unu el la plej mallongaj en Finnlando kaj ankaŭ unu el la malmultaj kun dutraka fervojo.
60 eroj entute