Pasio skulpti

Inter viaj albumoj

Iloj


Juvelo por viro

Sur la kolumo de Sinjoro Vanto ripozis alia papilio. Sciante pri mia malkompetento determini papiliojn, mi ne kuraĝas proponi nomon por ĝi. Ĉu vi povas helpi?

Ankaŭ tiele eblas stari

Antaŭe, mi tute ne rimarkis ĉi tiun grupon. Ĉi-jare la kreskaĵaro en la ĝardeno estis malpli alta kaj densa ol antaŭe, kaj tiel videbligis erojn novajn por mi.

Gimnastiko en arbaro

Ekzerci sin matene por bone komenci novan tagon.

Aminduma danco

Ili pensigas min pri paro de birdoj en printempa ardo. Ekzemple flamengoj, paradizaj birdoj kaj greboj rave dancas en pariĝaj ritoj. Vidu greban pantomimon, precipe la finon de la baleto.

Ĉu eblas?

Ĉu la skulptisto havis modelon, kiu kapablis tiel pozi?

Alfrontado

Alklaku por aldoni priskribon

Balkona kaparo

Alklaku por aldoni priskribon

Jam rustas lia kasko

Alklaku por aldoni priskribon

Ĉu la veturantoj vidas nin?

Statuoj gape rigardas el sia kaŝejo inter arbustoj, kiam preterpasas ekspresa trajno.
59 eroj entute