Nomoj, vortoj, tekstoj

Inter viaj albumoj

Iloj


“Semo por bona vivo”

La elementa lernejo de Piispanlähde bele respektas sian heredaĵon. Jam en la 1950-jaroj, Jorma Ahomäki instruis Esperanton en la tiama, samloka lernejo de Rauvola. Tio okazis en tempo, kiam instruado de fremda lingvo en popollernejo estis afero eksterordinara. La postaj jardekoj forpuŝis la internacian lingvon, sed sur la muro de la nova lernejo fiere staras la devizo: "Semo por bona vivo". Aliflanke de la konstruaĵo estas la Finna teksto.

Nur por biletuloj

Naŭlingva teksto antaŭ la enirejo de la muzea biendomo Halla en Seurasaari.

Sen muregoj

Malliberejo en Suomenlinna. en idilia insula ĉirkaŭaĵo kun historiaj fortikaĵoj.
66 eroj entute