Nomoj, vortoj, tekstoj

Inter viaj albumoj

Iloj


Salo

Salo estas urbo en sudokcidenta Finnlando. – Nomŝildo de fervoja stacio.

IMG 6536

Kuuriniitty

IMG 6527

Äskladen

Trilingva strato

Malnova stratnoma ŝildo en Helsinki. Krom ĉi tiu mi scias nur pri unu alia loko, kie troviĝas simila trilingva sveda-finna-rusa teksto: ĉe la muzeigita strato Sofiankatu. Nun la nomo de la strato estas Punanotkonkatu / Röddäldsgatan, “strato de la ruĝa valeto”, sed iam antaŭ cent jaroj la nomo estis Södra Röddäldsgatan / Etelä Notkonkatu / Juĵnaja Rëddeldskaja ulica .

Agados

“Agados” estas ĉeĥa fabriko de postveturiloj. (La vorto povus esti ankaŭ ne-hazarda esperantaĵo?)

Supertaso

Pri subtasoj mi aŭdis, sed... Supertaso (finne) = supera, bonega nivelo.

Tribo

Herbaĵo, kiu eble efikas, se oni forte kredas.

Tuto

Tuto estas mallongigita nomo de sporta societo.

Somero, Pusula

La urbo Somero havas allogan nomon, sed la vilaĝo Pusula ne tiom. Anstataŭ pusuloj tie eble loĝas agrable kondutantaj homoj, ĉar la finna vorto Pusula signifas "loko de kisoj" (la praorigino de la nomo verŝajne estas tamen alia, rilata al ĉasado).
66 eroj entute