Nomoj, vortoj, tekstoj

Inter viaj albumoj

Iloj


Alef Zamenhof?

Tute klare, la komenclitero de lia antaŭnomo estas surfarbita en la latinlitera teksto. Restas nur punkto. Kio okazis? Mi iru rigardi la ŝildojn ĉe la aliaj stratanguloj. La pli granda ŝildo kun sago montras verŝajne vojon al juda preĝejo, ĉar mi deĉifras tie la vortojn “bejt kneset” (sinagogo), skribitajn kun speciala kronita litero (nun kun tagim). Vidu la blogaĵon www.ipernity.com.invalid/blog/44607/141190

Nenio antaŭ la nomo

Ĉi tie mi vidas nek iun literon, nek ion farbe kovritan antaŭ la nomo Zamenhof. (vidu la blogaĵon Strato “Alef” Zamenhof )

Ĉe la alia fino

Jen, ree, io kovrita. Eĉ punkto ne estas videbla.

Tria varianto

Blua farbo kovras iun literon.

Kiu Z?

Kio sin kaŝas sub la blueta farbo, maldekstre de la punkto? Zamenhof-strato en Jerusalemo, Israelo. Vidu la blogaĵon “Strato Alef Zamenhof”.

En 1999

Antaŭ 10 jaroj mi fotis ĉi tian ŝildon. Similan mi ne trovis ĉi-foje. Eble ĉiu ŝildo estis poste novigita aŭ mi simple ne trafis la ĝustan stratangulon.

Ravitsemis ja sosiaali

Alklaku por aldoni priskribon

Ekstersezone...

Averto por motorsledistoj: “Monaĥeja teritorio. Veturu kviete.” (Ŝildo en arbaro proksime al Monaĥejo Valamo en Heinävesi, Finnlando)

Sonkajärvi 1: finnaj domoj

Vojmontrilo por domfabriko kun la nomo Finndomo en Sonkajärvi, meza Finnlando (Talotehdas = domfabriko). Mi ne scias, ĉu temas pri hazarda esperantaĵo, sed eble la foto tamen taŭgas por la tiutema grupo. Finndomo estas la plej grava komerca entrepreno en Sonkajärvi, sed mi vetas, ke la komunumo estas pli vaste konata pro speciala sporto ol pro la domfabriko (vidu ĉi tie).
66 eroj entute