Necesaj okaze de bezono

Inter viaj albumoj

Iloj


Ĉio eblas

La kloakoj transportas ĉion, kion homoj forgargaras tra diversaj defluaj truoj. La plej granda hejma defluilo kutime troviĝas en necesseĝo: ĝi kapablas gluti pugne grandajn objektojn. La kloakistoj diras, ke en la akvo videblas la tuta spektro de homa vivo. Ne maloftas ĉiaj higieniloj kaj tualetiloj, inkluzive de bebaj vindaĵoj, sed oni trovadas ankaŭ infanludilojn kaj aliajn plastaĵojn, ĉian pakmaterialon, sufiĉe grandajn ostojn, falsajn dentarojn, vestaĵojn kaj bulojn de solidiĝinta graso. Jen videblas, s…

Ĝi naĝas!

Je la kukolo, ĝi eĉ kapablas naĝi! La cervomuŝoj estas legende malfacile mortigeblaj. Simple premi ilin inter du fingroj, kiel oni mortigus kulon aŭ dom-muŝon, nur ŝajnas plivigligi la besteton. Ĝia korpo estas iel risorteca kaj la kitina “haŭto” estas kirase fortika. Do, mi simple ĵetis la tiklan insekton en necesseĝon kaj gargaris tiun. Sed ne, la insekto ne malaperis. Eĉ post la ŝprucego ĝi plu flosis kaj gaje (?) ĉirkaŭnaĝis en la pelvo.
29 eroj entute