Necesaj okaze de bezono

Inter viaj albumoj

Iloj


Por bantkapulinoj

Ĉu bonŝancon deziras, ĉu veturon petas la dikfingra gesto en la marko de la ABC-ĉeno de benzinejoj-butikoj apudvojaj. (Utti, proksime al Kouvola, Finnlando)

Por kravatuloj kun ĉapelo

(Utti, proksime al Kouvola, Finnlando)

Por pentristinoj

Venu rapide, mi bezonas almenaŭ novan farbon, prefere belarte repentru min! (Parikkala, ĉefvojo numero 6, apudvoja ripozhaltejo.)

Por virpentristoj

Artisto urĝe bezonata. Eĉ ŝildogluisto provizore helpus. (Parikkala, ĉefvojo numero 6, apudvoja ripozhaltejo.)

Miehille

M = miehille = por viroj. (Ĉe naturprotektejo Siikalahti, Parikkala, Finnlando.)

Por dulingvulinoj

Ĉi tion necesis traduki. Tamen, se oni supozis, ke anglalingvaj aŭ germanlingvaj vizitantoj komprenas la mallongigon “M” sur la apuda pordo, kiel ili povus miskompreni simplan “N” ĉi tie? Aŭ ĉu tamen estas nordokcidento aŭ non-whites? (Ĉe naturprotektejo Siikalahti, Parikkala, Finnlando.)

Por pantalonuloj senmienaj

La angla mallongigo “WC” ŝajnas sufiĉe internacia nomo por necesejo. Ĝi estas uzata precipe ekster anglalingvujo, kiu mem ofte ŝatas plej miskomprenigajn evitvortojn kiel restroom (ripozo-ĉambro) aŭ bathroom (banĉambro) aŭ la nekompreneblan latinaĵon lavatory. (Oronmylly en Parikkala, Finnlando)

Por larĝjupulinoj

(Oronmylly en Parikkala, Finnlando)

Necesejo

Verŝajne necesejo de melo. Meloj tenas sian neston kaj ĝian ĉirkaŭaĵon puraj kaj regule fekas en samaj lokoj. Jen jam videblas ankaŭ fungoj, parte putraj.
29 eroj entute