Necesaj okaze de bezono

Inter viaj albumoj

Iloj


Ne por virhundoj

Mi esperas, ke hundoj komprenas ĉi tion. Ĉu tio samtempe estas permeso por nehundoj? (Proksime al Hakjärvi, Espoo, Finnlando)

Por ĝentlemanoj

Ja necesas poste rebutoni. (En restoracio Königskrug ĉe montara vojo trans Harco, Germanujo)

Por elegantulinoj

Kia ruĝa ŝalo! (En restoracio Königskrug ĉe montara vojo trans Harco, Germanujo)

Por anglalingvanoj

Nur anglalingvanoj ŝajne bezonas tradukon de ĉi tiuj internaciaj, flughaveno-stilaj bildsignoj. Precipe, por la nederlandanoj mem ne necesas klarigi. (Flughaveno Schiphol, Nederlando)

Aferece por sinjoroj

(Restoracio Artemis ĉe Bahnhofstraße, Herzberg am Harz, Germanujo.)

Aferece por sinjorinoj

(Restoracio Artemis ĉe Bahnhofstraße, Herzberg am Harz, Germanujo.)

Por ĉiuj

Por ĉiuj, sed prefere havu ĉapelon aŭ rulseĝon. (Fervoja Stacio Herzberg am Harz, Germanujo)

Por kugluloj

Ĉu viro kun malfiksa kapo, ĉu raketo kun kuglo ĉe-pinta. (Fervoja stacio Northeim, Germanujo)

Por sputnikinoj

Ĉu du satelitoj, unu sur la alia? (Fervoja stacio Northeim, Germanujo)
29 eroj entute