La plej granda el ligno

Inter viaj albumoj

Iloj


Fermhoko

Ĉu la hoko kaj la ingoj estis martelitaj de vilaĝa forĝisto?

El la turo

Supre en la sonorila turo oni vidas vaste la ĉirkaŭan pejzaĝon. Fore bluas lago Puruvesi. Maldekstre videblas angulo de la preĝejo.

Puruvesi bluas

Inter la arboj, antaŭ la lago, sin kaŝas partoj de la vilaĝo.

Gloron

Pri ĉi tio temis la averto en la ŝtuparo. La sonorilo, nun jam provizita per elektra mekanismo, estis fandita en 1884, se mi ĝuste vidis la ciferojn. La teksto diras: “Gloron al Dio en la alto...”

Kontraŭ fajro!

Ankaŭ supre en la sonorilturo oni trovas estingilon. Laŭ la indikoj sur la pulvorujo, ĝi apartenas al la tipo ABC, t.e. uzeblas kontraŭ fajroj en solidaj, likvaj kaj gasaj substancoj. Se ĉeestas elektra tensio, maksimume 1000-volta, oni tenu minimuman distancon unumetran. – Mi esperas, ke oni rimarkis la daton: la estingilo estu rekontrolita plej malfrue la 8-an de aŭgusto! (fotita la 31-an de julio)

Malsupren

Sunbrilo sur interna strukturo de la sonorila turo.

Majstro

La konstruadon de la preĝejo estris pykmestari (arkaika vorto por konstru-majstro) Axel Magnus Tolpo, kiu ne vidis ĝin pretiĝi. Post lia morto la laboron daŭrigis lia filo. Tolpo estas enterigita sub gisfera kruco en tombejo proksima al la preĝejo La ciferoj en la datoj estas indikitaj en tradicia, iom enigma ordo: naskita la 22-an de novembro 1782, mortis la 27-an de julio 1845. – La tombo de la tiama paroĥestro, preposto J. F. Neovius (1786–1853) situas proksime.
25 eroj entute