Karkali en majo

Inter viaj albumoj

Iloj


Ĝeneguloj!

Ĉe la kvieta lagobordo mi aŭskultas nur birdojn kaj ventan susuron, sed subite proksimiĝas bruado: Motorboato veturas pretere, kaj longe sonas en miaj oreloj la malnatura maŝinkrakado.

La venkonto.

Sur fekunda grundo, kiu nun kreskigas betulojn, avelujojn kaj aliajn foliarbojn, kun riĉa subkreskaĵaro de floroj kaj herboj, ĝermas ankaŭ piceoj (Picea abies), la venkontoj en la natura evoluo de arbaro. Piceidoj (ĉi tie ĉ. duonmetron altaj) relative bone toleras la duonombran vivon sub foliarboj, sed kreskinte pli, ili mem prenos la rolon de ombrantoj, mallumigantoj. Ilia densa, ĉiamverda pinglaro tralasas nur malmultan sunlumon, kaj tiel fine la altiĝintaj piceoj iom post iom malhelpas la kreskadon de la…

La padoj permesitaj

La naturparko Karkali estas scienca esplorejo kaj protektejo, sed, male ol en multaj aliaj naturparkoj, ankaŭ la publiko rajtas ĝin eniri. Tamen, estas permesite tie nur piediri kaj nur sur la markitaj vojetoj. Parto de la tereno kaj padoj estas nur malfacile trairebla kaj maltaŭga por handikapuloj.
21 eroj entute