Karkali en majo

Inter viaj albumoj

Iloj


Lago Lohjanjärvi

La naturparko Karkali situas pinte de longa terlango en la lago Lohjanjärvi. Tre atenta rigardo malkaŝas sur la lago du reto-markilojn de fiŝkaptisto.

La arbo mortis, vivu la vivantoj!

Vento faligis maljunan arbon, kiu nun estas vivtena nutraĵo por generacioj da insektoj kaj fungoj. En naturparko oni lasas ĉion okazi kiel eble plej nature, sen purigado, sen sarkado.

Ligno nutras fungon

Tindrofungo (Fomes fomentarius) nutras sin per la “karno” de arbo. La hufo-formaj fruktokorpoj estis iam la krudmaterialo por ekbrulema tindro, bezonata por fari veran flamon per fajriloj, kiam ne ekzistis alumetoj. Ĉi tiu fungo jam mortigis la betulon, kiu tamen plu restas staranta, ĝis putrado kaj okaza ventego faligos ĝin.

“Leĝe malpermesita”

Ĉi tia ŝildo, vidata de la lago, malbonvenigas boatistojn: Instituto por Arbara Esploro. Naturparko Karkali. Surbordiĝo laŭleĝe malpermesita.

Ideala por ranoj

Marĉaj kaltoj (Caltha palustris) flave beligas akvoplenan kavejon. Taŭga loko por printempe seksardaj ranoj, sed mi nek aŭdis nek vidis eĉ unu. En proksima simila akvejo mi tamen jam rimarkis ranan frajon.

Pado sur tabulegoj

Trans malseka, iam eĉ akvokovrita tereno oni metis vojeton el tabulegoj.

Herbejo arbarmeza

Meze de la naturparko troviĝas malferma herbejo, restaĵo el iama terkulturado, ĉesinta jam antaŭ pli ol 100 jaroj. Oni somere falĉas la herbon kaj en tradicia maniero metas ĝin sekiĝi sur palisetoj. La sekan fojnon vintre konsumas bestoj, eble blankavostaj cervoj, kaj tial jam ne videblas multo printempe. Floras ĉi tie, krom la ĉieaj anemonoj, multaj koridaloj (Corydalis solida).

Diligentularo

Jam vekiĝis la formikoj. Ĉi tiuj (atente rigardante oni povas vidi individuojn sur la formikejo) verŝajne apartenas al la arbara specio Formica rufa, kiu konstruas, plejparte el pingloj de piceo, formikejojn, kies pli-malpli unumetra surtera amaso kaŝas la subteran regnon. Ĉi tiun formikloĝejon ŝajne difektis iu besto, sed la diligentuloj rapide riparos la rompitaĵon.

Soleca orstelo

Nur malmultajn orstelojn (Gagea minima, kalka gageo) mi vidis. Tiuj etaj flavaj floroj aperas fruprintempe, ofte en abundaj tufoj, sed jena floro ŝajnas preferi solan vivon. Post du monatoj jam nenio surtera atestas pri ĉi tiu nur-printempa kreskaĵo, kiu sian tutan vivoforton ĉerpas el la printempa suno, kaj poste kaŝas sin en la grundon, kie la bulbo atendas la sekvan aprilon-majon por reviviĝi ankaŭ surtere..
21 eroj entute