Karkali en majo

Inter viaj albumoj

Iloj


Anemonoj kaj pulmoherboj

Inter la blankaj anemonoj videblas bluaj floroj de pulmoherbo (Pulmonaria obscura), kiuj elburĝoniĝas ruĝaj sed poste bluiĝas. Supre, dekstre, videblas ankaŭ unu floro de blua anemono, ankaŭ nomata hepatiko, Hepatica nobilis, tre abunde kreskanta ĉie en Karkali.

Dafno bela, venena

Daphne mezereum, odora dafno, ankaŭ nomata mezereo, ekfloras tre frue, tute senfolia, sed ĉi tie jam videblas ankaŭ folioj sur sama tigo kun la rozaj floroj de la venena kreskaĵo.

Blanka anemonaro

La plej abunda printempa floro en suda Finnlando estas blanka anemono (Anemone nemorosa). En Karkali videblas verdaj anemono-tapiŝegoj, kiujn ornamas la blankaj steloformaj floroj.

Avelujoj kaj anemonoj

La trunkoj de avelujoj (Corylus avellana) plu restas senfoliaj, kaj la blanka anemonaro plenkore ĝuas la printempan sunlumon. La avelujoj floris jam frue vintre, kiam ankoraŭ povis esti neĝo surtere. Aŭtune oni povos rikolti manĝeblajn nuksojn, se oni estas pli rapida ol la nuks-avidaj sciuroj. Tamen, tion oni faru nur se permesite, kaj ĉi tie en Karkali tia permeso ne eblas.

Fonto

Ĉi tio iam estis la akvoprenejo de bieneto, kiu malaperis antaŭ pli ol cent jaroj. Estas natura fonto, sur dekliva tero, kaj ĝin iam la uzantoj provizis per ŝtona mureto kaj tiel faris ĝin kvazaŭ puteto, eble ĝi iam havis ankaŭ ŝirman kovrilon. Pura akvo ankoraŭ fluas el la fonto, nur falintaj pasintjaraj folioj makulas la klaran akvon. Radikoj de piceo jam penetras en la fendojn inter la ŝtonoj.

Lupoberoj

Jen kreskas simetrie kvarfoliaj parisoj, kiujn oni nomas finne sudenmarja ‘bero de lupo’ kaj svede ormbär ‘serpenta bero’. La scienca nomo Paris quadrifolia aludas pri la kvarfolieco kaj, laŭdire, pri Pariso, filo de Priamo, kiun antikva Greka legendo kulpigas pri komenco de la Troja milito. Post eble unu monato meze de ĉiu kvarfolio elburĝoniĝos unu floro kiu poste naskos unu bluan beron venenan.

Piknikejo episkopa

Proksime al la suda ekstremo de la terlango Karkali, sur monteto, estas metita ligna tablo por piknikemuloj. Tio estas unu el la malmultegaj komfortaĵoj, kiujn la parko proponas al vizitantoj. Ĉio alia estas askete aranĝita, la celo estas nur silente observi kaj ĝui la naturon. Ĉi tie iam estis belvidejo starigita de unu ĉefepiskopo de Finnlando, proksime al lia somera restadejo. Plu videblas parto de la ŝtona fundamento de la belvidejo.

Anemonoj blanka kaj flava

La blanka arbara anemono Anemone nemorosa abundas en la suda duono de Finnlando, dum ĝia flava fratino A. ranunculoides maloftas kaj tre sudas. En Karkali oni povas vidi ilin unu apud la alia, sed preskaŭ ĉie la blanka superabundas la flavan. – Malantaŭe videblas junaj konvaloj (Convallaria majalis), ankoraŭ sen floroj, sen burĝonoj, sed atendantaj en la vico de baldaŭaj florontoj.

Kverkoj

Kverkoj kreskas en Finnlando nur en la plej sudaj partoj de la lando. Komence de majo ili ankoraŭ estas tute senfoliaj, dum betuloj jam montras siajn rapide kreskantajn foliojn, kies unuan, monerete grandan formon finnoj nomas “oreloj de muso”. Kverkoj nur malfrue ekverdas. En Finnlando kreskas nature nur la tigofrukta kverko, Quercus robur.
21 eroj entute